Aspar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 400 |
Morto | 1-an de januaro 471 (71-jaraĝa) en Konstantinopolo |
Ŝtataneco | Bizanca imperio ![]() |
Familio | |
Patro | Ardabur (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Patricius (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto ![]() |
Flavius Ardabur ASPAR (ĉ. 400 - 471) estis orient-romia patricio kaj magister militum ("mastro de soldatoj", nome militestro) de Alan-Gota deveno.[1] Kiel la generalo de ĝermana armeo en servo al Romio,[2][3][4][5] Aspar faris grandan influon super la imperiestroj de la Orienta Romia Imperio dum duonjarcento, el la 420-aj jaroj ĝis sia morto en 471, nome super Teodosio la 2-a, Marciano kaj Leono la 1-a, kiu, finfine ordonis lian murdon. Lia morto rezultis en la fino de la ĝermana dominado en la politiko de la Orienta Romia Imperio.[2]
Leono la 1-a estis traca helparmeano (Greke: Λέων Α' ὁ Θρᾷξ.) de Asparo, kiu havis gravan influon ĉe la kortego[6] de Konstantinopolo. Asparo opiniadis ke per la surtronigo de sia subulo sur la trono de Bizanco mem povu konservi aŭtoritaton kaj sur la nova imperiestro kaj sur la politikoj de la ŝtato. Male al la esperoj de Asparo, la nova imperiestro montriĝis volema kaj ege entreprenema. Oni suspektis komplicecon de Asparo kun la armeo de Genseriko, kiel punreago pro sia iompostioma senoficialiĝo en la bizanca kortego. Leono la 1-a sentis sin devigita aliri perfortajn decidojn tiukadre, nome la murdo de Asparo.