Attila Mokos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1964 (59-jaraĝa) en Želiezovce |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Slovakio |
Alma mater | Academy of Performing Arts in Bratislava (en) (–1993) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro televida aktoro |
Attila Mokos [mokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mokos Attila estas slovakia hungara aktoro.
Attila Mokos[1][2] naskiĝis la 13-an de decembro 1964 en Želiezovce (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Attila Mokos apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, respektive en Slovakio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1984, poste li estis sendiploma aktoro en hungarlingva teatro en Košice. Li sukcese diplomiĝis en teatroarta altlernejo en Bratislavo en 1993, sed en 1991 li studis ankaŭ en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Tuj post la diplomo li aliĝis al hungarlingva teatro en Komárno, kie li estis arta gvidanto inter 1995–2001. Li ankaŭ estis gastaktoro ekzemple en la Nacia Teatro (Győr) en Hungario. Li ricevis slovakajn kaj hungarajn premiojn inter 2007-2015.