August Rush | |
---|---|
litovlingva afiŝo por la filmo | |
filmo | |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 2007 |
Daŭro | 115 minutoj |
Kameraado | John Mathieson |
Reĝisoro(j) | Kirsten Sheridan |
Produktisto(j) | Louise Goodsill, Ralph Kamp, Robert Greenhut |
Scenaro | Paul Castro, Nick Castle |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • San-Francisko • Ĉikago |
Muziko de | Mark Mancina |
Ĉefrolantoj |
|
Produktinta firmao | Warner Bros. Warner Bros. Pictures |
IMDb | |
August Rush estas usona kineja filmo de la reĝisorino Kirsten Sheridan el la jaro 2007. Ĉefaj rolantoj estis la tiam 14-jara knabo Freddie Highmore, la usona aktorino Keri Russell kaj la irlanda aktoro Jonathan Rhys Meyers. La filma scenaro iom memorigas pri la romano Oliver Twist de Charles Dickens.
Lyla [prononco "Lajla"] Novaček, talentita violonĉelistino kaj Louis Conelly, irlanda rokmuzikisto, renkontiĝas rande de festo en Novjorko kaj sub stelplena ĉielo kune pasigas someran nokton sur tegmentejo de la festejo, panorame superrigardante la urbon. Sen multe paroli, ili sentas sin interligitaj per la komuna dediĉo al muziko. La sekvan matenon iliaj vojoj dividiĝas kaj ili ne sukcesas rekontakti. Sed la nokto ne estas sensekva: Lyla gravediĝis, Louis ekkonfliktas kun sia frato kaj forlasas sian muzikgrupon. Post kiam Lyla fine de sia gravedeco havis akcidenton kaj senkonscie transportiĝis al hospitalo, ŝia patro zorganta nur pri la muzikista kariero de sia filino mensogas al ŝi ke dum la senkonscieco morta naskiĝis ŝia infano. Verdire tamen naskiĝis tute sana knabeto, kiun la patro donas al ŝtata instanco por adoptiĝo, falsigante subskribon de sia filino.
Dek du jarojn pli post. En orfejo vivas 12-jara knabo kun forta muzika intuicio, kiu estas konvinkita ke liaj gepatroj ankoraŭ vivas kaj ne libervole fordonis lin. La knabo, al kiu oni donis la nomon Evan Taylor, fuĝas el la orfejo kaj alvenas en Novjorko. Tie li renkontiĝas kun infana stratmuzikanto, kiu portas lin al eksa teatrejo kie vivas grupo da senfamiliaj infanoj, givdata de plenkreska stratmuzikisto. La plenkreskulo devigas la knabon, kiel ĉiujn aliajn infanojn de la grupo, strate perlabori monon per muzikado.
Kiam policanoj traserĉas la teatrejon, Evan fuĝas al preĝejo en norda Manhatano. La tiea pastro ekkonsciigas pri la muzika talenteco de la knabo kaj aligas la junulon en la renoma muzika konservatorio Juilliard School. La knabo impresas la konservatoriajn instruistojn per sia talento kaj oni ofertas prezenti unu el liaj komponaĵoj en publika koncerto, direktante filharmonian orkestron. Dum la orkestra ekzercado tamen la stratmuzikisto trovas la knabon kaj reprenas lin al strata monkolektado.
Paralele, la filmo bildigas la pluan disan vivon de la patro kaj la patrino de la knabo. Louis havas oficistan postenon en San-Francisko, kiu ne kontentigas lin. En festo li repaciĝas kun sia frato, rememoras pri la amo de antaŭ 12 jaroj, serĉas la amatinon kaj tra Ĉikago revenas al Novjorko. Surstrate li konatiĝas kun sia filo, sen konscii ke temas pri sia ido. La patrino, muzika instruistino en Ĉikago, antaŭ la morto de sia patro aŭdas ties konfeson ke ŝi jes ja havis vivan infanon kaj ke ĝi fordoniĝis al orfejo. Ŝi serĉe de sia ido vojaĝas al Novjorko, helpe de la polico fine eĉ trovas la orfejon de sia filo, sed en la urbego Novjorko ne havas realisman ŝancon trovi la infanon. Tamen ŝi rekomencas profesie ludi violonĉelon kaj engaĝiĝas kiel solistino en la koncerto, kie prezentiĝu la komponaĵo de la knabo Evan, al kiu la stratmuzikisto donis la artistan nomon "August Rush". La vojoj de la aktoroj ankoraŭ iom disvojas, sed fine en la granda filharmonia koncerto en la Centra Parko tamen emocie rekuniĝas la tri familianoj... Fine do plenumiĝis la konvinkiĝo de la knabo, ke la muziko realportos al li siajn gepatrojn.
Kiam la 12-jarulo konstatas, ke la polico serĉas lin kiel fuĝinto el orfejo, li decidas formeti la nomon Evan Taylor kiun oni donis al li en la orfejo, kaj alpreni novan, "artistan nomon". Tiumomente preterveturas kamiono, kiu portas varbaĵon "August rush to the beaches", "dumaŭgusta kurego al la plaĝoj", probable varbanta por la plaĝaj feriejoj ĉirkaŭ Novjorko. La knabo kaptas la unuajn du vortojn de la slogano kaj deklaras ilin sia nova nomo. Laŭ tiu fantazia nomo baptiĝis la angla originala versio de la filmo, kaj en multaj alilingve sinkronizigitaj versioj oni transprenis la titolon. En iuj tradukoj al aliaj lingvoj oni tamen alprenis aliajn, pli enhave trafajn filmotitolojn - ekzemple en la germana la filmo nomatas "La sono de la koro" (Der Klang des Herzens), en la itala similforme "La muziko en la koro" (La musica nel cuore), kaj en la litova "Muziko, trovinta nin" (Muzika, suradusi mus).