Auguste Pavie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1847 en Dinan |
Morto | 7-an de majo 1925 (77-jaraĝa) en Thourie |
Tombo | Côtes-d'Armor |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esploristo diplomato politikisto |
Auguste Pavie, naskita en Dinan en 1847 kaj mortinta en 1925 en Thourie, en departemento Ille-et-Vilaine, estis esploristo, diplomato kaj franca altranga funkciulo.
Li studis en Guingamp kie liceo havas lian nomon. Komence, telegrafa oficisto en Koĉinĉino, li ligis Bangkokon al Phnom Penh per la telegrafo, li fariĝis esploristo, etnologo, fotisto de la bordoj de la riverego Mekongo, li fariĝis la unua vickonsulo de Francio en Luang Prabang (1886), poste en 1892, rezidento de Francio en Bangkoko. Li distingiĝis traktante kun Siamo (nun Tajlando) kaj akirante la agnoskon de la franca protektorato sur la alta Laoso, en 1893. Li sukcese trudis al Siamo forcedi la maldekstran bordon kaj la insulojn de la riverego Mekongo. Lia ĉefa verko estas en la dek dikaj volumoj da geografiaj, etnologiaj, beletraj kaj sociologiaj notoj de la Misio Pavie. En 1895, li fariĝis plenrajta ministro.
Fine de la 19-a jarcento, li fiksis kun Ĉinio la landlimojn de Laoso.
Li revenis en Parizo kaj edziĝis kvardekokjara kaj poste okupis sian tempon al la publikigo de siaj kolektaĵoj.
Lia lasta verko, "Je la konkero de la koroj" aperis en 1921, kun antaŭparolo de Georges Clemenceau. Li konsistigis bibliotekon kun dek-du mil volumoj, kiu estis aŭkcie vendita en Rennes en 1978 kun liaj arkivoj.
Lia nomo estis donita al kargoŝipo de Maraj transportservoj: