Avers | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Avers |
Koordinatoj | 46° 28′ 27″ N 9° 30′ 49″ O / 46.47417 °N, 9.51361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 27″ N 9° 30′ 49″ O / 46.47417 °N, 9.51361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 172 |
Areo | 93,12 km² |
Alteco | 1960 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7447 |
Komunumkodo | 3681 |
Avers estas komunumo de la komunumaro Avers kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 172 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
La teritorio de la komunumo Avers kongruas kun la valo kaj komunumaro Avers. La valon trafluas la Rejno de Avers, sudorienta fontrivero de Malantaŭa Rejno. La komunumo Avers konsistas de nordo al sudo el la vilaĝoj kaj setlejoj Campsut (germane Oberplatta), Cresta (la ĉefvilaĝo, kie troviĝas la komunuma administracio kaj la preĝejo), Pürt, Am Bach, Juppa kaj Juf (kiu estas sur alteco de 2126 m s.m. la plej alte situanta tutjare loĝata vilaĝo en Eŭropo).
La komunumo Avers limas en nordo al Ferrera, en nordoriento al Mulegns, en oriento al Bivio, en sudo al Bregaglia, kaj en okcidento al Piuro (Italio).
Avers situas komplete for de la gravaj trafikvojoj. Dum romia epoko ĝis mezepoko la Septimopasejo, al kiu la aliro pasas tra la valo de Avers estis grava vojo de nordo al sudo. Nuntempe tra tiu pasejo kondukas nura piedpado. La veturebla vojo, kiu kondukas de Zillis al la valo, finiĝas en Juf. Sur ĝi cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Avers datiĝas el la jaro 1292 kiel Anue. La unua daŭra setlejo en la valo de Avers estas verŝajne la gastejo sur Septimopasejo, kie setlis romanĉlingvanoj. Ek de 1280 al la valo almigris valzoj, kiuj unue setlis tute supre en la valo, sed iom post iom loĝadis en la tuta valo kaj germanigis ĝin. Ĝis en la 14-a jarcento la valzaj setlejoj de Avers estis protektaĵo de la urbo Como. Komence de la 14-a jarcento la episkopo de Koiro fariĝis la landa mastro de Avers. [1]