Bach-Festivalo je Lepsiko | ||
---|---|---|
muzikfestivalo | ||
Komenco | 1908 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Leipzig | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Bachfest Leipzig (esperante: Bach-Festivalo je Lepsiko) estas muzikfestivalo, kiu okazis unuafoje en Lepsiko en la jaro 1908.
Jam en 1904 okazis la 2-a germana Bachfest de la Nova Bach-Societo en la foirurbo. La Bach-festivalo okazis sekvatempe en neregulaj interspacoj, parte nomataj Bach-semajnoj aŭ Bach-tagoj.
Ekde la jaro 1999 la Bach-arĥivo organizas la festivalon ĉiun jaron laŭkomisie de la urbo Lepsiko, ĉiun fojon sub alia devizo.
Dum la Bach-Festivalo estas prezentataj selektaj verkoj de Johann Sebastian Bach, kiu ekde 1723 ĝis sia morto de 1750 vivis kaj laboris kiel Thomas-kantoro ĉe la Thomas-preĝejo en Lepsiko. Krome selektaj orgenvizitoj en Mezgermanio estas regulaj programeroj.
Ĉiujare okazas proksimume 100 unuopaj aranĝoj kadre de la Bach-Festivalo, inter ili komenca koncerto direktata de Thomas-kantoro Georg Christoph Biller.