Bad Hall | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Supra Aŭstrio | ||||
Regiono | Traun-kvartalo | ||||
Distrikto | distrikto Steyr-Land | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4540 | ||||
Aŭtokodo | SE | ||||
Telefonkodo | 07258 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 043 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 377 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 2′ N, 14° 13′ O (mapo)48.03444444444414.209722222222Koordinatoj: 48° 2′ N, 14° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 380 m [+] | ||||
Areo | 13,36 km² (1 336 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bad Hall [+] | |||||
Bad Hall estas komunumo kaj kuracloko en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio, al la regiono Traun-kvartalo kaj al la distrikto Steyr-Land. Laŭ stato de la jaro 2016 en la komunumo vivis 5 043 loĝantoj sur areo de 13,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 377 loĝantoj/km².
La etendiĝo norde-suden estas 6,4 km, okcidente-orienten 4 km. 6,8 % el la areo estas arbaraj, 74,4 % estas terkultivataj.
Partoj de la komunumo estas Bad Hall, Furtberg, Großmengersdorf, Hehenberg, Brunnhub (Pesendorf), Kleinmengersdorf, Urndorf, Haid, Konradsdorf.
Jam la Keltoj konis la salfontoj en la valo Sulzbach. Poste oni elproduktis el la akvo salon por la konsumado. La fondodokumento de la monaĥejo Kremsmünster el la jaro 777 mencias 3 salbolistojn. El malgranda mezepoka metiista setlejo dum la paso de la tempo evoluis regiona centro. Dum ĉe la okcidenta deklivo de la valo Sulzbach kaj de la regado de la monaĥejo Kremsmünster ekestis paroĥovilaĝo (nuntempe Pfarrkirchen), ĉe la orienta deklivo formiĝis sub la dukoj de Aŭstrio komerca kaj administra loko, kiu dumlonge nomiĝis „Herzogenhall“. Ĉi tiu loko ĉ. 1287 ricevis foirprivilegion, kiu faras ĝin unu el la plej antikvaj foirlokoj de Aŭstrio.
Dum la Napoleonaj Militoj la loko plurfoje estis okupata. La kuracan valoron de la akvo el la salfonto ĉe rivero Sulzbach oni ekkonis nur dum la ekflorado de la kuraclokoj komence de la 19-a jarcento. Oni fondis en 1826 unuan malgrandan banejon, en 1827 oni unuafoje analizis la akvon registrante altan enhavon da jodo. En 1837 la kuracisto d-ro Josef Starzengruber efektivigis ĉe la landa registaro unuan banejoregularon. Sed nur per transpreno de la kuracfonto fare de la lando Supra Aŭstrio en 1855 oni povis ekfunkciigi ampleksan kuracejon. Ekde 1876 la loko portas en sia nomo la predikaton „Bad“ (banejo, kuracloko).
Fine de la 19-a jarcento Bad Hall travivis kiel multaj kuraclokoj ankaŭ fortan supreniĝon. Tiun ĉi eĉ fortigis la malfermadon de la Kremsvala Fervojo en 1882. Bad Hall nun validis kiel „monda kuracloko“. Famuloj venis tien. Gustav Mahler debutis en 1880 kiel dirigento en la kuracloka parko. Post malsukcesoj pro militoj kaj granda depresio ekde 1948 ekestis moderna kuracagado.
En 1991 la komunumo havis laŭ popolcenso 4250 loĝantojn, en 2001 ja 4747 loĝantojn, en la jaro 2006 estas 5200.
En oro sur verda ŝildpiedo arĝenta kapelo kun parte enkonstruita flankturo kaj tegmentotureto, nigraj tegmentoj kaj fenestromalfermaĵoj, ambaŭflanke garnitaj de po nigratrunka tiliarbo kun verdaj folioj. La komunumoj koloroj estas blu-blanka.
La blazonbildo montras la jam en 1298 dokumentita, laste en 1977-1981 generalrenovigita Margareta-kapelon „am Anger unter den Sieben Linden“, kiu ludis gravan rolon por la burĝa vivo en la prince privilegiita loko (ekz. okazigo de preĝejaj kaj juĝejaj tagoj, elektejo de la urbestro kaj la konsilantoj).
|