Bakonya [bakonja] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.
Bakonya situas en montaro Mecsek, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas je 15 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, la plej frua konata tie vivinta popolo estis la keltoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento. Dum la socialismo oni minadis tie uranion.
En Bakonya migra poŝto servas.