Bakonycsernye

Bakonycsernye (bakonjĉernje) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Mór. Ĉerny slovake signifas: nigra.

Panoramo de Bakonycsernye

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bakonycsernye situas sur malebenaĵo laŭ rojo inter montaroj Bakony kaj Vértes, laŭ flankovojoj. Mór estas proksime, Székesfehérvár troviĝas 33 km-ojn.

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. Antaŭ alveno de hungaroj laŭvice keltoj kaj romianoj vivis tie. En 1543 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1724 slovakoj refondis ĝin. En la 18-a jarcento katolika preĝejo konstruiĝis. Okazis incendio en 1862. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1920 karbominado komenciĝis. En 1948 loĝantaroŝanĝo okazis inter slovakoj kaj hungaroj. En 1970 la proksima rojo faris inundon. Ekde 1994 slovaka aŭtonomio funkcias en Bakonycsernye.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Katolika preĝejo

Apud la vilaĝo subĉiela muzeo de ministoj, 4 km-ojn for fortikaĵruinoj de Csikling (ĉikling) estas videbla. La luterana preĝejo (Bakonycsernye) konstruiĝis en 1786. La turo estas 31 m-ojn alta. Ankaŭ la malgranda preĝejo Sankta Anna (Bakonycsernye) estas historia monumento.

  • Hungara Vikipedio