Baldassarre Longhena (1598-1682) | ||
---|---|---|
Baziliko de Sankta Maria de la Sano
sur la Granda Kanalo | ||
Persona informo | ||
Baldassare Longhèna | ||
Naskiĝo | 1598 en Venecio, ![]() | |
Morto | 18-a de februaro 1682 en Venecio, ![]() | |
Lingvoj | venecia vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko ![]() | |
Familio | ||
Patro | Melchisedech Longhena (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto skulptisto ![]() | |
Aktiva en | Venecio vd | |
Aktiva dum | 1612–1682 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Santa Maria della Salute ❦ San Salvador ❦ Santa Giustina, Venice ❦ Scuola Grande dei Carmini vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Baldassare Longhena (1598-1682) (naskiĝis en Venecio, 1598 - mortis en Venecio, en la 18-a de februaro 1682) estis itala arkitekto kaj skulptisto en la Respubliko de Venecio. Li troviĝas inter la plej renomaj kaj signifoplenaj arkitektoj de la Baroka Arkitekturo.
Liaj gepatroj nomiĝis Melchisedech kaj Giacomina kaj li havis tri gefratojn: Decio, Medea kaj Giovanni. Li estis lernanto de Vincenzo Scamozzi kaj kompletigis la Procuratie Nuove (1584-1640), serion da konstruaĵoj por la Prokuratoraro en la Placo Sankta Marko, en Venezio. Inter siaj preĝejoj troviĝas la Katedralo de Chioggia (1624-1647), Santa Maria degli Scalzi (Venecio, 1656-1680), kun fasado dezajnita de Giuseppe Sardi (1624–1699)[1] kaj la fasado de la Preĝejo de la Hospitaleto[2], proksima de la Preĝejo de la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo (1670-1678). Liaj du grandaj palacoj, ambaŭ sur la Granda Kanalo, estas la Palaco Pesaro, kiu fariĝis Muzeo Correr (1659-1710) kaj la Palaco Rezzonico (1660-1725/1756). Li ankaŭ dezajnis la ŝtuparon de la Monaĥejo de Sankta Georgo Maggiore (1643-1645) kie du grupoj da ŝtuparo kuniĝas kreante unusolan plataĵon.