Baltazar Enrique Porras Cardozo | |
---|---|
![]() MS-ro Baltazar Enrique Porras Cardozo | |
Persona informo | |
Nomo | Baltazar Enrique Porras Cardozo |
Dato de naskiĝo | 10-a de oktobro 1944 |
Naskiĝloko | Karakaso |
Aĝo | 80 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĉefepiskopo |
Geografio | |
Ŝtato | Venezuelo |
Portalo pri Homoj | |
Baltazar Enrique Porras Cardozo ([baltazar enrike porras cardòzo] ; naskiĝis la 10-an de oktobro 1944 en Karakaso) estas venezuela ĉefepiskopo
Li estas la nuna ĉefepiskopo de la Roma katolika arĥidiocezo de Merido.
Li estis ordenita pastro la 30-an de julio 1967.
Li estis nomumita help-episkopo de Merido la 23-an de julio 1983. Li ricevis sian episkopan konsekron la 17-an de septembro 1983 de kardinalo José Lebrún Moratinos.
Li estis nomumita ĉefepiskopo de Merido la 31-an de oktobro 1991.
Li anstataŭas la antaŭan episkopon de Merido, Miguel Antonio Salas.
Li estis opoziciulo al iama venezuela Prezidanto Hugo Chávez, kio kiel konsekvenco alportis al li parolajn agresojn fare de Chávez kaj atakojn de liaj partianoj.
Prezidanto de la "Venezuela Episkopa Konferenco".
Vicprezidanto de la "Latin-Amerika Episkopa Konsilio".