Bandundu | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 3° 19′ S, 17° 23′ O (mapo)-3.3166717.38333Koordinatoj: 3° 19′ S, 17° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 321 m [+] | ||||
Areo | 222 km² (22 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bandundu [+] | |||||
Bandundu estas grandurbo kaj eksa provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La oficialaj loknomoj estis dum la kolonia erao Banningville aŭ Banningstad. La historia nomo devenis de literaturisto Émile Banning.
Bandundu situas sur montetaro laŭ rivero Kwilu proksime de enfluejo de rivero Kasai. Kinŝaso troviĝas aere 254 (voje 400), Kikwit 250, Boma 555, Lubumbashi 1449 km.
Bandundu estis signifa enlanda haveno, kiam ĝi estis la plej granda urbo sur la rivero inter Kinŝaso kaj Kikwit. La urbo suferis multe dum la 2-a enlanda milito.
Bandundu havas malgrandan flughavenon kaj gravan riveran havenon. Ŝipoj trafikas al Kinŝaso kaj Kikwit. Ĉefvojoj kuras al Kinŝaso kaj Kikwit, estas malpli grava vojo suden. Tra la rivero pramo funkcias.
Bandundu havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1657 mm, en aprilo kaj novembro la pluvo kulminas, en julio malkulminas. La temperaturo varias inter 25-29 °C. En aŭgusto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en novembro.