Banská Belá | |
hungare: Bélabánya, germane: Düllen | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Banská Belá | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Žiar |
Montaro | Štiavnické vrchy |
Situo | Banská Belá |
- alteco | 480 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 28′ 30″ N 18° 56′ 06″ O / 48.47500 °N, 18.93500 °O (mapo) |
Areo | 28,6 km² (2 860 ha) |
Loĝantaro | 1 260 (31.12.2010) |
Denseco | 44,06 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1228 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 966 15 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | BS |
NUTS | 516627 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Banská Belá | |
Retpaĝo: www.banskabela.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Banská Belá, hungare Bélabánya, germane Düllen estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en distrikto Banská Štiavnica.
La vilaĝo situas en valo, najbare de Banská Štiavnica, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Banská Štiavnica-Žiar nad Hronom.
En la ĉirkaŭo minis jam la romianoj; en la mezepoko oni mencias unuafoje la lokon en 1228 en formo "Bela". Tiutempe la loko apartenis al Banská Štiavnica, ankaŭ tie oni minis arĝenton. Ĝi estis en la mezepoko kaj ĝis fino de la 19-a jarcento floranta minurbo.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono slovake-hungare:
Dum bataloj kontraŭ husanoj la minejo sendependiĝis de Selmecbánya kaj urbiĝis en 1450. Ladislao la 5-a (Hungario) donacis al la urbo privilegiojn en 1453 kaj ĝi iĝis unu el la plej grandaj urboj de Supra Hungarujo. La urbo aliĝis al alianco de minurboj. Lernejo ekfunkciis ekde 1565. La turkoj detruis la urbon en 1552 kaj en 1664, tamen ĝi ekhavis la rangon libera reĝa urbo en 1572 ĝis la 18-a jarcento, tiam unuiĝis kun Selmecbánya. Ĝis 1919 la loko apartenis al Hont. Poste apartenis al Ĉeĥoslovakio. Ekde 1954 ĝi estas memstara vilaĝo. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1218 da homoj (1151 slovakoj).
En la iama Bélabánya naskiĝis hungara piaristo Vilmos Rappensberger.