Bansvara | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 327001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 32′ N, 74° 27′ O (mapo)23.54083333333374.4425Koordinatoj: 23° 32′ N, 74° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 302 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bharatpur [+] | |||
Bansvara, laŭ (hindie बांसवाड़ा) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas bambulando, sed ĝi estas konata ankaŭ "urbo de cent insuloj".
Bansvara havis populacion de 100 128 (municipo: 101 177) en 2011 kun legopovo de 87%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Bansvara, la plej suda urbego en Raĝastano situas en momtetaro aŭ en pli malalta parto de montaro 302 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Ratlam troviĝas 65, Dahod 81, Mandsaur 87, Nagda 100, Nimaĉ 112, Godhra 121, Udaipur 137, Gandhinagaro 187, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 399, Mumbajo 536, tutlanda ĉefurbo Delhio 630, Kolkato 1429 kilometrojn (aere) [1].
En tiu regiono princlando funkciis ekde la 15-a jarcento kun sidejo de Bansvara kaj aliĝis al la jam sendependa ŝtato Barato en 1949. Intertempe en 1913 masakro okazis, la britoj mortpafis supozeble pli ol du mil da lokaj homoj.
Bansvara estas ĉefe agrikultura urbego, kie oni kultivas helpe de irigacia kanalo maizojn, tritikojn, kotonojn, sojfabojn, komence oni minas grafitojn, dolomitojn, kalkŝtonojn.
En Bansvara la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Wagdi.
Bansvara havas kelkajn altlernejojn.
En Bansvara plejparto de la populacio estas hinduoj (65%), krome islamanoj (26%) kaj aliaj.
En Bansvara jare pluvas averaĝe po 933 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, inter novembro-majo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-34 °C.
Al Bansvara alvenas 5 vojoj. 2 pontoj helpas la trafikon. Ĝis tiam fervojo ne ekzistis, sed oni konstruas novan fervojan linion kun longeco 188 km. Ekzistas flughaveno nur 13 km-ojn for, tamen por maloftaj luflugoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Udaipur.