Barizalo | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 230 000 (2008) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 42′ N, 90° 22′ O (mapo)22.790.366666666667 [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Horzono | norma horzono de Bangladeŝo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barishal [+] | |||
Barizalo (bengale বরিশাল, historie Bakla-Chandradwip, ankaŭ Gird-e-Bandarestas) estas signifa universitata urbego, rivera havenurbo, romkatolika diocezo en Bangladeŝo. La urbego estas ĉefurboj de la Barizalo (regiono) kaj la samnoma distrikto. La grandurbo foje estas nomita la " Venecio de la Oriento " aŭ la "Venecio de Bengalio".
Barizalo situas en suda-meza parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Dako troviĝas 124 km [1].
Municipo Barizalo estis establita en 1876. La urba historio asimilas al la landa historio.
Barizalo estas komerca centro pri rizoj, jutoj kaj fiŝoj.
Barizalo estas ligita al la plej multaj aliaj regionoj de la lando per nacia aŭtovojo. En la urbego 2 aŭtobuso-stacidomoj kaj loka flughaveno funkcias. Barizalo havas ŝipajn ligojn al la ceteraj riverhavenoj, eĉ al Ĉitagongo.
Barizalo situas en la tropika klimato kun indluo de musonoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-30 °C. Jare pluvas po 2124 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter aprilo-oktobro.