Barry Galbraith | |
---|---|
Barry Galbraith (maldekstre) en filmorkestro de Columbia Studios, proks. Septembron de 1947. Foto de William P. Gottlieb | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1919 en Picburgo |
Morto | 13-an de januaro 1983 (63-jaraĝa) en Bennington |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | pedagogo gitaristo ĵazmuzikisto muzikinstruisto ĵaz-gitaristo |
Josef Barry GALBRAITH (* 18-an de decembro 1919 en Pittsburgh; † 13-an de januaro 1983 en Bennington, Vermonto) estis usona ĵazgitaristo de svingo kaj malpasia ĵazo.
Galbraith ludis kiel sininstruinto ĉe Red Norvo, Teddy Powell kaj Babe Russin en 1941, poste por Claude Thornhill, interrompite de la militservo ekde 1942 ĝis 1946. Post tio li laboris ĉefe kiel studiomuzikisto ĉe NBC kaj CBS ĝis 1955, poste li kunlaboris je sonregistradoj de Miles Davis kaj Michel Legrand, Tal Farlow, Coleman Hawkins, John Lewis, Hal McKusick, Oscar Peterson, Max Roach, George Russell, Tony Scott. Krome li akompanis la kantistinojn Anita O'Day, Chris Connor, Billie Holiday, Helen Merrill, Sarah Vaughan kaj Dinah Washington je sonregistradoj.
En 1963/64 li partoprenis la sonregistradojn por la albumo The Individualism of Gil Evans beteiligt, en 1965 ĉe la filmmuzika albumo Mickey One de Stan Getz kaj de la orkestro de Eddie Sauter. Ekde 1970 ĝis 1975 Galbraith instruis ĉe City College en Cuny. Poste li laboris ĉefe kiel privatinstruisto kaj verkis vojmontrajn instrulibrojn por ontaj ĵazgitaristoj.