Bassas da India | ||
---|---|---|
insulo, pridisputata teritorio [+] | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Koordinatoj | 21° 29′ S, 39° 40′ O (mapo)-21.482539.671944444444Koordinatoj: 21° 29′ S, 39° 40′ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,2 km² (20 ha) [+] | |
Areo | 0,2 km² (20 ha) [+] | |
Bassas da India | ||
Vikimedia Komunejo: Bassas da India [+] | ||
Bassas da India estas dependa teritorio de Francio, sude de Mozambika Kanalo, duone inter Madagaskaro kaj Mozambiko. Ĝi estas roketo ĉirkaŭata de proksimume cirkla koralinsulo, kiu apartenas al la franca teritorio de Disaj Insuloj en la Hinda Oceano (france Îles éparses de l'océan Indien).
Ĝi havas Ekskluzivan Ekonomian Zonon (mara regiono, super kiu regno havas rajtojn pri la esplorado kaj uzado de maraj valoraĵoj) de 123.700 km2. La insulo ne havas vegetaĵaron, tamen ĝi estas konsiderata kiel naturorezervejo.
Bassas da India estis unue notita de portugalaj esplorantoj dum la frua 16-a jarcento, kaj iĝis franca posedaĵo en 1897.