|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Baška
|
Baška (germane Baschka) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Baška situas sur ambaŭ flankoj de historia moravia-silezia limo, vivas ĉi tie 4 029 loĝantoj (2024) kaj ĝi dividiĝas en tri partojn: Kunčičky u Bašky kaj Hodoňovice, kiuj troviĝas en Moravio, kaj Baška, kiu situas en Silezio. La limon inter la moravia kaj la silezia partoj kreas rivero Ostravice. Meze de Baška trafluas kaj ĝis Ostravice enfuas rojo Bystrý potok; apud nordorienta rando situas sur rojo Baštice refreŝige uzata akva rezervujo Baška. Tra Baška kondukas fervojlinio Ostrava – Valašské Meziříčí, sur kiu estas establita fervoja stacio Baška, kaj ŝoseo I/56.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek, Janovice, Pržno, Staré Město, Metylovice kaj Palkovice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1402. Deveno de la nomo verŝajne devenas de ia Baška, kiu loĝigis la vilaĝon. Laŭ Bedřich Fišer, la mortinta kronikisto de la municipo, la nomo rememoriĝas de valaĥoj, kiuj ĉi tie bredis ŝafojn. Antaŭe oni nomis en Valaĥio kaj Vizovicio ŝafon "baŝka".
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 892 |
---|
1880 | 2 172 |
---|
1890 | 2 183 |
---|
1900 | 2 440 |
---|
1910 | 2 588 |
---|
1921 | 2 335 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 127 |
---|
1950 | 3 034 |
---|
1961 | 3 264 |
---|
1970 | 3 186 |
---|
1980 | 3 076 |
---|
1991 | 2 874 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 157 |
---|
2011 | 3 526 |
---|
2014 | 3 731 |
---|
2016 | 3 770 |
---|
2017 | 3 799 |
---|
2018 | 3 822 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 3 892 |
---|
2020 | 3 924 |
---|
2021 | 3 882 |
---|
2022 | 3 915 |
---|
2023 | 3 988 |
---|
2024 | 4 029 |
---|
- statuo de Johano Nepomuka
Partoj de municipo Baška (3) |
---|
|
|