Beany Bopper | |
---|---|
Disvolvo | Sirius Software |
Eldoninto | Fox Games |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Atari 2600 |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Beany Bopper estas pafa videoludo por Atari 2600 fare de la kalifornia firmao Sirius Software kaj eldonita de 20th Century Fox Games en 1982.[1]
La ludanto kontrolas "bopper", kiu estas pilko kiu moviĝas tra ludkampo kun rektangulaj obstakloj. Ĝi havas la taskon malhelpi "beany"-ojn (nomitaj tiel ĉar ili flugas per helicetoj sur siaj ĉapeloj) atingi la fundon de la ekrano. Por fari tion, la ludanto devas pafi la "beany"-ojn per paralizilo kiu povas rotacii je 360 gradoj, kaj poste tuŝi ilin por kapti ilin.[2] Du ludmodusoj estas disponeblaj : unu en kiu la "beany"-oj ne povas moviĝi tra la obstakloj, kaj dua en kiu ili povas. Objektoj falas de la supro de la ekrano kaj povas esti kolektitaj de la ludanto por aldonaj poentoj.[1][3] Post kiam sufiĉaj malamikoj estas kaptitaj, "saltantaj oranĝaj okuloj" komencas salti ĉirkaŭ la ludareo, kaj devas esti evititaj.[4]
La komenca ellaborado de la ludo estis farita de Mark Turmell, tiam dudekjara.[5] La programado estis farita de Grady Ward.[6] La lanĉo de la ludo estis akompanata de televida reklama kampanjo, kiu montris knabon ene de la elektronika universo de la ludo.[7] La ludo estis parto de serio de ludoj lanĉitaj de 20th Century Fox por Atari 2600 (ankaŭ nomata Atari VCS), kiu ankaŭ inkludis Deadly Duck, Worm War I, kaj Fast Eddie.[6]
En Electronic Fun with Computers & Games en marto 1983, Ed Hulse laŭdis la ludon kiel "tre ĝuiga" kaj tre defia.[3] Skribante pliposte en 2011, Brett Weiss kritikis la ludon pro ĝiaj simplaj grafikoj, sono kaj ludado kiu havis "limigitan amplekson".[1]