Beatus Bild | |||||
---|---|---|---|---|---|
humanista Germanicus
| |||||
Persona informo | |||||
Beatus Rhenanus Beatus Rhenanus | |||||
Naskonomo | Beat Bild | ||||
Naskiĝo | 22-a de aŭgusto 1485 en Schlettstadt, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Sélestat, Francio) | ||||
Morto | 20-a de julio 1547 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Francio) | ||||
Lingvoj | latina • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio Sélestat vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Licentius Evangelus vd | ||||
Okupo | eldonisto klasika filologo filozofo historiisto juristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rerum Germanicarum libri tres vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Beatus RHENANUS (naskiĝis kiel Beat Bild en Schlettstadt la 22-an de aŭgusto 1485, mortis en Strasburgo la 20-an de julio 1547) estis germana humanisto, eldonisto, filologo, religia reformisto, juristo, klasika klerulo kaj librokolektisto. Li fondis la Humanisman Bibliotekon de Sélestat, nuntempe situantan ĉe strato kiu portas lian nomon.
Lia patro, Antoine Bild, estis sukcesa viandisto en Rhinau (kaj el tio devenas lia nomo Beatus el Rhinau aŭ Beatus Rhenanus). Antoine elmigris al Schlettstadt, kaj fine fariĝis magistratestro[1] de la urbo. Do, li povis doni al la filo bonegan edukadon. Rhenanus vizitadis la faman "Latinan Lernejon" de Schlettstadt, kaj, en 1503, li iris al la Universitato de Parizo, kie li estis tre influita de la eminenta aristotelisto Jacobus Faber Stapulensis (1455-1536), kaj de la franca filozofo Charles de Bovelles[2] (1475-1567).
En 1507, li reiris al Schlettstadt kaj poste li translokiĝis al Strasburgo, kie li laboris kiel tekstokorektanto por la tipografo Mathias Schurer (1470–1519)[3]. Krom tio, li konatiĝis kun la grandaj alzacaj humanistoj kiaj: Jakob Wimpfeling, Johann Geiler von Kaysersberg kaj Sebastiano Branto. Ekde 1508, li komencis siajn laborojn kiel verkisto, pretigante la prefacon de la "Proverbaj kaj Moralaj leteroj"[4] de sia pariza majstro Publius Faustus Andrelinus (1450–1518)[5], ĝis kiam, en 1509, li publikigis la Proverbaron de Erasmo[6][7], kaj, en la sekva jaro, La Vivo de Gejler, granda predikisto liaepoke.
En 1511 li vojaĝis al Bazelo, kie li studis la grekan lingvon kaj fariĝis amiko de Desiderius Erasmus, kaj havis elstaran rolon en la verkoj publikigitaj de Johannes Frobenius (1460–1527), ĉefe rilate al la novlatinaj aŭtoroj kiaj Johannes Baptista Spagnolo (1447–1516), Gregorio de Nazianco (329–389) kaj Georgius Trapezuntius (1395–1486), kaj ankaŭ la latinaj kiaj Plinio la Juna, Suetonio, Seneko la Juna (4 a.K. – 65 p.K.], krom aliaj. Li daŭre korespondis kun multaj siatempaj kleruloj, inkluzive sian amikon Erasmo, al kiu li reviziis la plej gravajn verkojn de la humanisto kaj reformisto.