Behbahan · بهبهان | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Ĥuzestano | ||
Telefonkodo | 0671 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 122 604 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 36′ N, 50° 15′ O (mapo)30.59583333333350.241666666667Koordinatoj: 30° 36′ N, 50° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 325 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Behbahan [+] | |||
Behbahan, (perse بهبهان) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 122 604 loĝantoj.
Behbahan situas en montetaro 59 kilometrojn de Haveno Dejlam (ankaŭ de Persa Golfo), 128 kilometrojn de la najbara provinca ĉefurbo Jasuĝo, 168 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ahvazo, 578 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].
Behbahan dum la Sasanida Imperio estis konata kiel Arajan, kies ruinoj situas norde de la urbo. Efektive la nuna loknomo aperis nur en la 14-a jarcento. Behbahan estis deklarita urbo en 1937. En la lastaj jardekoj modernaj kvartaloj estis konstruitaj.
Behbahan estas komerca centro pri cerealoj, daktiloj, citrusoj.
Ŝoseo Ahvazo-Ŝirazo trapasas Behbahan, krome estas loke gravaj vojoj. Ankaŭ flughaveno funkcias (kodo:OIAE).
En Behbahan la klimato malofte varias. Ĝi estas plejparte dezerto-simila klimato kun tre varmaj tagoj kaj malvarmaj noktoj. La averaĝa temperaturo varias inter 17-31 °C, somere eĉ estas 50 °C, vintre malofte frostopunkto. La meza jara pluvokvanto estas 325 mm. Inter junio-oktobro ne pluvas.