beloto | ||
---|---|---|
prenludo • asa-deka kartludo | ||
Beloto[1] (france belote IFA:[bəlɔt]) estas Eŭropa kartludo, ordinare por 4 ludantoj.
la kvar kartaj emblemoj | |||
trefo | piko | kero | karoo |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Beloto ludiĝas per kartaro da 32 kartoj, po 8 rangoj (aso, reĝo, damo, fanto, 10, 9, 8, 7) en 4 emblemoj (kero, piko, karoo, trefo).
Jen la reguloj por la ordinara, franca, kvaropa formo de beloto.
Beloto estas ludata de kvar ludantoj en du teamoj; samteamano nomiĝas partnero.
Antaŭ la ĉefparto de la ludo, unu el la ludantoj povas elekti unu karton, kies emblemo estos la atuto (france atout). Tiu ludanto ricevas la atutan karton, sed la aliaj ludantoj ricevas unu karton pli ol la atuton-elektinto.
La ludo konsistas el 8 prenoj; la unua preno komenciĝas per la ludanto sekva de la kartodisdonanto.
Por ĉiu preno, la unua ludanto povas demeti ajnan karton. La emblemo demetita de la unua ludanto estas la ĉefemblemo de la preno. La sekvaj ludantoj devas demeti la ĉi-tiajn kartojn:
La rango de la kartoj dependas de ĉu la emblemo estas la atuto. Jen la ordo, ekde la plej alta ĝis la plej malalta:
La valoroj de la kartoj dependas de ĉu la emblemo estas la atuto aŭ ne. Jen la tabelo de poentoj:
Poentoj | 20 | 14 | 11 | 10 | 4 | 3 | 2 | 0 | 0 | 0 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Neatute | Aso | 10 | Reĝo | Damo | Fanto | 9 | 8 | 7 | ||
Atute | Fanto | 9 | Aso | 10 | Reĝo | Damo | 8 | 7 |
Krom tio, la belotparo estas la paro de atutaj reĝo kaj damo. la valoro de la belotparo estas 20 poentoj.
La ludo beloto estis inventita en Francio ĉirkaŭ 1920. Ĝi restas tre populara en Francio kaj en kelkaj aliaj Eŭropaj landoj — ekz. Armenio, Bulgario, Kroatio, Kipro, Grekio, Moldavio, Nord-Makedonio.
En la arabaj landoj de la Persa Golfo, varianto de beloto (arabe بَلُوت, balūt) estas populara. En Kipro, ĝi estas konata kiel πιλόττα pilótta.