Bence Szabolcsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabolcsi Bence Győző |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1899 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de januaro 1973 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-51 |
Lingvoj | germana • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Lepsiko - muzikscienco, bildartohistorio, historio (1921–1923) Muzikakademio Franz Liszt - komponado (1917–1921) Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco, historio de literaturo, filozofio (1917–1920) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Miksa Szabolcsi |
Frat(in)o | Lajos Szabolcsi |
Infano | Éva Szabolcsi (en) |
Parencoj | Miklós Szabolcsi (nevo) |
Okupo | |
Okupo | muzikologo muzikkritikisto universitata instruisto muzikhistoriisto redaktoro |
Bence Szabolcsi [sabolĉi], laŭ la hungara skribmaniero Szabolcsi Bence estis hungara muzikhistoriisto, muzikkritikisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Miksa Szabolcsi.
Bence Szabolcsi naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 1973 en Budapeŝto.
Bence Szabolcsi devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Lejpcigo. Li estis kunredaktoro de hungarlingva "Muzika Leksikono". En la 1920-aj jaroj kaj iom poste li kolektis hungarajn popolkantojn ankaŭ eksterlande. Post la 2-a mondmilito li instruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, dume li redaktis diversajn muzikajn periodaĵojn. En 1961 li fondis arĥivon nomatan pri Béla Bartók, kiun li gvidis ĝis 1973. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1965, inter 1933-1971 ankaŭ aliajn premiojn.