![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Benešov (apartigilo) |
Benešov | |||
germane Beneschau | |||
urbo | |||
Placo de Masaryk de nordo, en fono Templo de Sankta Anna
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Benešov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Benešov | ||
Administra municipo | Benešov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Situo | Benešov | ||
- alteco | 360 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 58″ N 14° 41′ 19″ O / 49.78278 °N, 14.68861 °O (mapo) | ||
Areo | 46,87 km² (4 687 ha) | ||
Loĝantaro | 17 035 (2024) | ||
Denseco | 363,45 loĝ./km² | ||
Fondo | 11-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 256 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0201 | ||
NUTS 5 | CZ0201 529303 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 15 | ||
Bazaj setlejunuoj | 24 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.benesov-city.cz | |||
![]() |
Benešov estas distrikta urbo en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Ĝi estas t.n. komunumo kun plivastigita kompetenteco kaj ankaŭ la plej granda urbo en la distrikto. Ĝi situas 40 km sudoriente de Prago, en averaĝa altitudo 368 m. Ĝia areo estas 4687 ha kaj vivas en ĝi 17 035 loĝantoj (2024). Laŭ la urbo nomiĝas Beneŝova montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Struhařov, Chlístov, Václavice, Bukovany, Bystřice, Mrač, Neveklov, Petroupim, Soběhrdy, Teplýšovice, Tisem, Týnec nad Sázavou kaj Poříčí nad Sázavou.
En la 11-a jarcento dum regado de Premislidoj okazadis koloniigo de ĝis tiam neloĝataj regionoj sude de Prago. La unua skriba mencio pri Benešov devenas el la jaro 1219. La unua restadejo de Benešov estis sur loko nomata Na Karlově, kie ekestis sinjora korto, preĝejo kaj apud ili domaro. Poste la centro pro konstruo de urba bazaro transiĝis sur loko de nuna Masaryk-placo. Sur Karlov estis fondita minoritana monaĥejo kaj posedanto fariĝis episkopo de Prago Tobio el Benešov, kiu post nelonga tempo konstruis sian novan sidejon – Konopiště. Post elmorto de Benešovanoj ekposedis Benešov Sternbergoj. Post ili restis al la urbo blazono – okpinta ora stelo en blua kampo. Husana militestro Jan Žižka el Trocnov bruldezertigis monaĥejon en la jaro 1420, kiam li militiris al Prago.
Husanoj ne tute detruis la monaĥejon. Benešov fariĝis signifoplena dum regado de Georgo de Podebrado. En la jaro 1451 en la monaĥejo okazis kongreso kun ĉeesto de Georgo, tiam landa administranto, kaj Eneas Silvio Piccolomini, reprezentanto de la roma kurio. Estis pritraktata paciĝo kun katolika Eŭropo. En la jaro 1473 tie ankaŭ kongresis reĝedzino Johanka kaj dum trihora parolo en dezertiĝinta monaĥeja templo morbonigis ĉeĥan sinjoraron kaj apelis ilin rememori regadon de konkordeco de ŝia edzo kaj forpasinta reĝo Georgo kaj forlasi kverelojn inter si kaj konkorde zorgi pri bono kaj gloro de sia patrujo. Temis pri la plej bona ŝtatana prezentiĝo tiutempa. Johanka laŭ historiisto František Palacký estis prezentota ankaŭ en plia kongreso en Benešov en la jaro 1474, sed tiam okazis granda malagordo inter ŝi kaj reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido. Poste la reĝedzino fermiĝis en sia vidvina sidejo en Mělník, kie ŝi en la jaro 1475 forpasis.
En la jaroj 1541–1566 vivis en Benešov sonorilfaristo nomata Matěj Špic, el kies laborejo devenis multe da sonoriloj, kiujn li muldis por preĝejoj en ĉirkaŭo. Granda plago por la urbo estis la Tridekjara milito kaj speciale okupo de sveda armeo en la jaro 1648, pro kies sekvoj la urbo poste suferis multajn jarojn. En la jaro 1703 estis fondita piarista studenta hejmo, en kiu estis instruataj rundimentaj konoj kaj ekestis ankaŭ gimnazio. Benešov elaĉetis sin el servuteco en la jaro 1802 kaj kiel etnike ĉeĥa urbo ĝi fariĝis loko de patriotaj aktivaĵoj. Ekde la jaro 1871 iras tra la urbo fervoja linio Prago – České Budějovice.
Sabate la 21-n de decembro 1918 estis en Benešova stacidomo solene bonvenigita prezidento de la respubliko Tomáš Garrigue Masaryk, kiu tra ĉi tie reveturis el emigracio al Prago per speciala trajno.
Dum la dua mondmilito la urbo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 1-an de aprilo 1943 forloĝiĝi.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 345 |
1880 | 6 240 |
1890 | 7 413 |
1900 | 8 450 |
1910 | 8 857 |
1921 | 7 828 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 307 |
1950 | 9 110 |
1961 | 9 348 |
1970 | 10 769 |
1980 | 15 172 |
1991 | 15 892 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 16 323 |
2011 | 16 264 |
2014 | 16 520 |
2016 | 16 555 |
2017 | 16 544 |
2018 | 16 522 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 16 656 |
2020 | 16 758 |
2021 | 16 369 |
2022 | 16 448 |
2023 | 16 875 |
2024 | 17 035 |
La urbon kreas du katastraj distriktoj kaj dek kvin lokaj partoj:
En Benešov estas urba biblioteko kaj kinejo, malfermita estas ankaŭ Belarta Muzeo kaj filio de Muzeo de regiono sub Blaník, kiu troviĝas en secesia domo nr. 74. Tiun ĉi domon konstruis en la jaroj 1904–1905 laŭ planoj de Marcel Dusil Okresní hospodářská záložna v Benešově (distrikta ekonomia monpruntejo). En la jaro 1992 ĉi tie estis al publiko alirebligita ekspozicio dediĉita al historio de la urbo kaj ĉirkaŭo, al artaj memoraĵoj de la regiono kaj al belartistoj, kiuj ĉi tie laboris. En Benešov funkcias ankaŭ la urba teatro kaj kulturdomo Karlov.
En Benešov aktivas kelke da sportaj kluboj: hokea, futbala, florbala, korbopilka, retpilka, flugkikada, ĵuda, karatea.
En Benešov troviĝas glacistadiono, futbala ludejo, Sokola gimnastejo kaj naĝostadiono.
Esperanto-rondeto en la urbo funkcias ekde 1983. Ĝia longjara prezidanto estas Václav Stibůrek. Inter la 12-a kaj la 14-a de oktobro 2018 Benešov estis gastiganto de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ([1]).
|