Benito Juárez | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Meksiko ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Quintana Roo | ||
Fondita | 1975 | ||
Poŝtkodo | 77500–77539, 77560–77569 | ||
Kodo laŭ INEGI | 23005 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 572 973 | ||
Loĝdenso | 979 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 21°03′N 87°01′U / 21.05°N, 87.017°U (mapo) | ||
Alto | 5 m | ||
Areo | 1,664 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
![]() | |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Benito Juárez estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)
La ĉefurbo de la komunumo estas Cancún. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23005.
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 572973 loĝantojn. El tiuj estis 289293 viroj kaj 283680 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1,664 km². La meza alteco en la komunumo estas ĉirkaŭ 5 metroj super la marnivelo.
En la komunumo ekzistas 554 tiel nomataj loĝlokoj (statistike laŭ INEGI por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La plej gravaj estas jenaj:
Loĝloko | Loĝantoj |
---|---|
Cancún | 526 701 |
Alfredo V. Bonfil | 13 822 |
Joaquín Zetina Gasca | 6 629 |
Leona Vicario | 5 358 |
Los Tres Reyes | 2 377 |
El Milagro | 1 679 |
Avante | 1 384 |
Puerto Morelos | 1 097 |
Valle Verde | 1 087 |
Central Vallarta | 10 |
Tuta komunumo | 572 973 |
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 362738 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 54695 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 15,1 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).