Benjamin Hederich | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Benjamin Hederich | ||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1675 en Geithain | |
Morto | 18-an de julio 1748 (72-jaraĝa) en Großenhain | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio Elektoprinclando Saksio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | vortaristo instruisto aŭtoro filologo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Gründliches mythologisches Lexicon vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Benjamin HEDERICH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1675 en Geithain, mortinta la 18-an de julio 1748 en Großenhain) estis germana faranto de leksikonoj kaj lernolibroj.
Post frekvento de gimnazioj en Grimma li studis en Lepsiko kaj Wittenberg. De 1702 Hederich deĵoris kiel instruisto, unue en instruigejo Kloster Berge en Buckau (Madgeburg), poste kiel rektoro en Großenhain. Libertempe li verkis enkondukojn en multajn sciencojn, krome vortarojn kaj lernolibrojn de la lingvoj latina kaj helena. Lia verko Anleitung zu den fürnehmsten historisĉen Wissenschaften ampleksas la fakojn de kronologio, genealogio, heraldiko, numismatiko kaj diplomatiko; implicite li tiel kreis liston de helpsciencoj validan ĝis hodiaŭ.
La primitologia leksikono Gründliĉe mythologisches Wörterbuch gravas kaj en niaj tagoj por esploristoj pri Johann Wolfgang von Goethe kiu uzis oftege ties duan eldonon prilaboritan de Johann Joachim Schwabe. Krome Goethe laŭdis ĝin en letero adresita al Friedrich Schiller. Ankaŭ Heinrich von Kleist ĉerpis el ĝi siajn konojn pri la antikva mitologio. Interesas ke la tuta enhavo estis reprenita en la koncernaj alineoj de la enciklopedio de Johann Heinrich Zedler.