Benny Green

Benny Green
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1927 (1927-12-09)
en Leeds
Morto 22-an de junio 1998 (1998-06-22) (70-jaraĝa)
en Surrey
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Golders Green Crematorium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater St Marylebone Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
saksofonisto
muzika ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bernard „Benny“ Green (naskiĝis la 9-an de decembro 1927 en Leeds, Jorkŝiro, Anglujo; mortis la 22-an de junio 1998 en Surrey) estis brita ĵazmuzikisto (saksofono), radiomoderatoro kaj verkisto.

Benny Green alkreskis en Marylebone en la nordo de Londono kaj jam frue interesiĝis pri muziko kaj literaturo. Li lernis ludi saksofonon kaj iris en 1953 la la ĵazbando de Ronnie Scott.

Ekde 1955 li estis regula gasto en la radio de BBC. Li laboris kiel verkisto kaj moderatoro por dokumentaj elsendoj pri teatro,filmo kaj ĵazo. Multajn jaroj li tenis propran spektaklon dimanĉe posttagmeze, en kiu li muzikis ĵazon kaj furiozis kontraŭ rokmuziko kaj rokenrolo. Ĉi lasta estis des pli komprenebla, ĉar li mem estis ludinta rokenrolon: Li apartenis fine de la 1950-aj jaroj al la bando “Lord Rockingham's XI” de Harry Robinson, kiu en la televida muzikelsendo „Oh Boy!“ de Jack Good akompanis popularmuzikistojn kiel Marty Wilde aŭ Cliff Richard kaj mem lanĉis unuarangan furoraĵon („Hoots Mon“ el 1958).

Benny Green mortis en la aĝo de 70 jaroj en la Royal Marsden Hospital je Surrey pro kancero.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]