Sankta | ||
Berardo da Teramo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-a jarcento en Isola del Gran Sasso d'Italia | |
Morto | 19-an de decembro 1123 en Teramo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Familio | ||
Familio | Pagliara | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo ![]() | |
episkopo de Teramo | ||
Dum | 1116-1123 | |
Sanktulo | ||
Festotago | 19-a de decembro | |
Patroneco | Teramo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Berardo da Pagliara, ankaŭ nomata Berardo de Teramo (Pagliara de Isola del Gran Sasso d'Italia,11-a jarcento – Teramo, 19-a de decembro 1122) estis itala katolika episkopo.
La katolika Eklezio honoras lin kiel sanktulo kaj patrono de la urbo kaj de la diocezo de Teramo.
Li naskiĝis de la nobela familio Pagliara, en la samnoma kastelo lokata en la apudaĵoj de Isola del Gran Sasso. Kelkaj esencaj faktoj pri lia vivo, kiel la donaco de liaj personaj posedaĵoj al la Eklezio, la komenco de la episkopa mandato kaj la dato de la morto, estas dokumentataj en la Cartulario della Chiesa Aprutina.
Krome tri kronikoj, aŭ legendoj, parolas pri li; la plej longa de ili estas atribuata al la episkopo Sassone, lia posteulo, kaj estas proklamata fare de la Kanonikoj de la Katedralo en la tago de la festo de la sanktulo (19-a de decembro). La sciigoj ĝis nun konataj rilatas sinteze al lia eniro, ekde kiam li estis juna, en la Monaĥejo de Montecassino kaj de lia transiro en posta periodo al la Monaĥejo de San Giovanni in Venere. Oni scias ke je la morto de la episkopo Uberto, dank' al la famo pri lia sankteco, kiun akompanis lin, oni nomis lin kiel posteulo ĉe la terama Eklezio. Berardo plenumis tiun oficon dum sep jaroj eke de 1116, direktante siajn agadojn al la helpo al la malriĉuloj kaj al la pacigo de la kontrastoj ekzistantaj inter la urbaj partioj.
La feston de sankta Berardo oni celebras la 19-an de decembro, la tago de la datreveno de lia morto (la dies natalis).
Rimarkinda estas la kutimo, plurfoje reprenita kaj forlasita kaj nuntempe restarigita, de la urbaj aŭtoritatoj oferdoni ĉiujare kandelegon honore al la sanktulo. En la festa tago de sankta Berardo, dum la Meso celebrata de la episkopo, la urbestro oferdonas al la ekleziaj aŭtoritatoj kandelegon kiel omaĝo de la komunumo terama de ĉiam devota al sia patrono. Dum la ceremonio, estas precipe impona la plenumo de la solena Himno al Sankta Berardo, verkita de la kapelestro de la Katedralo de Teramo Nicola Dati kaj kantata de la ĥoralo. Temas pri kanto kantata nur unufoje jare, dediĉita al la sanktulo kaj al la urbo Teramo.
![]() |
Dicant et ista celebrent / omnes dioecesani / exteri atque incolae / dicant dicant Teramani. Morbos dolores solvit / fugavit et procellas / pestem iramque populi fugavit / et terraemotus pressit. Gloria Patri / gloria Filio / et Spiritui Sancto gloria. ” | |
— Nicola Dati |
Ĉe la fino de la ceremonio la episkopo, sur la antaŭkatedrala placeto, benas la urbon pere de la relikvoj de la patrono (busto kaj brako).
La restaĵoj de la sanktulo estis entombigitaj en Teramo, en la antikva Katedralo, ene de la kapelo nuntempe dediĉita al Sant'Anna; tiu kapelo estis unu el la malmultaj konstruaĵoj, kiuj ne estis detruitaj de la incendio kiu en la jaro 1156 detruis la urbon, fare de la normana armeo estrata de Roberto di Loritello.
Ĉirkaŭ en 1174, vole de la episkopo Attone, la korpo de la sanktulo estis translokita al la nova Katedralo, unue ene de la Kripto, kie ĝi restis dum ses cent jaroj, kaj poste, en 1776, definitive metita en la kapelo starigita en lia honoro je elspezo de la loĝantoj de Teramo kaj inaŭgurita de la episkopo Pirelli.
Nuntempe, la korpo de sankta Berardo estas gardata en la tombo kiu estas en la altaro de la menciita kapelo ene de la Katedralo. La escepto estas de nur du partoj de la korpo de la sanktulo, tenataj ene de du arĝentaj relikvujoj: la "benanta brako", (17a jarcento) kaj la busto (16a jarcento). Ambaŭ estas en sekurkesto kaj elmontrataj al la publiko okaze de la festo de la sanktulo.
Al la sanktulo estas atribuataj multnombraj mirakloj rilate al kiuj naskiĝis ĉiu lia ikonografio.
Ŝtona statuo kiu prezentas lin, kaj kiu tiam elstaris super la Kripto kiel signaculum de la korpo tie konservita, estas lokata sur la supro de la kapelo dediĉita al la sanktulo. Ene de la sakristio, reprezentas la sanktulon la retablo de la pola pentristo Sebastiano Majeski (17a jarcento), kun la titolo "La mirakloj de Sankta Berardo", la tolo de la pentristo Giuseppe Bonolis prezentanta "La liberigo de la Urbo Teramo el la sieĝo de la duko de Atri dank' al la Virgulino Maria kaj Sankta Berardo" kaj multaj aliaj ilustraĵoj. Granda kaj varia estas la kolekto de votaj gravuradoj produktitaj dum la jaroj.