Bernhard Förster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1843 en Delitzsch |
Morto | 3-an de junio 1889 (46-jaraĝa) en San Bernardino |
Mortokialo | Toksiĝo |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino Universitato de Göttingen |
Familio | |
Frat(in)oj | Theodor Förster (en) kaj Paul Förster (mul) |
Edz(in)o | Elisabeth Förster-Nietzsche (1885–nekonata valoro) |
Okupo | |
Okupo | politikisto gimnazia instruisto verkisto |
Bernhard FÖRSTER (Delitzsch, 31-a de Marto 1843 – San Bernardino, 3-a de Junio 1889) estis germana instruisto, verkisto kaj politika agitulo. Li estis edzo de Elisabeth Förster-Nietzsche, nome fratino de la filozofo Friedrich Nietzsche.
Li edziĝis al Elisabeth Förster-Nietzsche en Majo 1885.[1] Tiu probable malakceptis veni al la nupto de sia fratino pro la antisemitismo de Förster,[2] kiun li malaprezis ideologie, kiel atestis nombraj leteroj persone senditaj al lia fratino, kun kiu finfine li rompos radikale rilatojn pro tio.[3]
Inspirita per verko de Richard Wagner, kaj per sia propra antisemitismo, Förster veturis al Paragvajo ĉirkaŭ 1887, akompanata de sia edzino kaj de grupo de germanaj geedzoj. Lia plano estis instaliĝi tien por krei modelan germanan setlejon kun sia edzino kaj kelkaj germanaj familioj. Liaj klopodoj en la loko nomota Nueva Germania, ne sukcesis, pro kio ili instaliĝis poste en San Bernardino. Tie li pasigis siajn lastajn ses semajnojn de vivo, antaŭ sinmorti la 3an de Junio 1889 per trodozo de kombinaĵo de morfino kaj striknino en ĉambro de la "Hotel del Lago" en San Bernardino.