Bernhard VOGEL [fogl] (naskiĝinta la 19-a de decembro 1932 en Göttingen) estas germana politikisto.
La pli juna frato de Hans-Jochen Vogel studis en Munkeno kaj Heidelberg sociologion, historion, makroekonomikon kaj politikan sciencon. Deĵorante kiel docento ĉe la universitato de Heidelberg, li engaĝiĝis ekde 1963 ĉe la Kristandemokrata Unio de Germanio.
De 1965-67 li estis deputito de la Federacia Parlamento kie li okupiĝis pri altlernejrilataj aferoj, antaŭ ol iĝi landa politikisto. Inter 1967-76 li estis ministro pri edukado en Rejnlando-Palatinato kaj transprenis samloke en 1974 la oficon de Helmut Kohl kiel landa partiestro. En 1976 li iĝis ministroprezidento. Kiam en la 1988-a jaro elektitis frakciestro Hans-Otto Wilhelm (sia kontraŭulo ene de partio), li demisiis.
En 1992 li reaperis sur la politika scenejo kiel ministroprezidento de Turingio sekvante Josef Duchac. Fokusoj plej gravaj fariĝas teritoria reformo, rekonstruo de justico kaj administracio kaj instigado de ekonomia evoluo en la nova federacia lando. Post la elektoj de 1994 li formis koalicion kun la socialdemokratoj pro la fakto, ke la ĝistiamaj partneroj, la Liberaluloj, jam ne havis seĝojn en la Turingia Landa Parlamento.
En septembro de 1999 lia partio sukcesis gajni la plejmulton da voĉoj povante regi nekoalicie. En novembro 2000 li transdonis post 7 sukcesegaj jaroj la oficon de partiestro kaj demisiis en 2003 kiel de multaj tre ŝatata politikisto. Lia posteulo kiel ministroprezidento fariĝis Dieter Althaus.
En 2012 Vogel ekprelegadis ĉe la seminario NRW School of Governance de la universitato de Duisburg-Essen.
Antaŭe: | Ministroprezidanto de Turingio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Josef Duchač | 1992 – 2003 | Dieter Althaus |
Antaŭe: | Ministroprezidanto de Rejnlando-Palatinato | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Helmut Kohl | 1976 – 1988 | Carl-Ludwig Wagner |