Betty Carter | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lillie Mae Jones |
Naskiĝo | 16-an de majo 1929 en Flint |
Morto | 26-an de septembro 1998 (69-jaraĝa) en Broklino |
Mortokialo | Pankreata kancero ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | jazz singer (en) ![]() diskografa artisto kantaŭtoro ![]() |
TTT | |
Retejo | http://bettycarter.org/ |
Betty Carter (naskiĝis la 16-an de majo 1929 en Flint/Miĉigano kiel Lillie Mae Jones; mortis la 26-an de septembro 1998 en Novjorko) estis usona ĵazkantistino. Per sia fumeca intima sonkoloro ŝi validis kiel la „voĉo de bibopo“ (Ulfert Goemann).
Carter, filino de ĥordirektisto, iris kun sia familio jam infanaĝe al Detrojto, kie ŝi studis ĉe la Muzika Konservatorio pianludon kaj kantadon. En la 1940-aj jaroj ŝi prezentis komence sub la kaŝnomo Lorraine Carter. Ekde 1948 ĝis 1951 ŝi koncertvojaĝis kun la bando de Lionel Hampton, kiu donis al ŝi la ŝercnomon Betty Bebop. Ekde 1951 ŝi koncertis en Novjorko, Filadelfio kaj Vaŝingtono kun muzikistoj kiel Charlie Parker, Dizzy Gillespie, Miles Davis, Muddy Waters, T-Bone Walker kaj Thelonious Monk, intertempe sub la nomo Betty Carter.
Jam ekde 1953 ŝi verkis diskojn je propra nomo. Inter 1960 kaj 1963 ŝi plurfoje vojaĝis kun Ray Charles, kun kiu ŝi verkis en 1960 baladalbumon; famiĝis la duopo enesta en ĝi Baby It’s Cold Outside. Por eduki siajn gefilojn ŝi reduktis dum la sekvaj jaroj sian muzikan aktivecon. Kun Sonny Rollins en 1963 ŝi koncertis en Japanujo kaj en 1964 en Anglujo. Sur pli grandan intereson trafis la albumo verkita en 1964, Inside Betty Carter, akompanate de pianisto Harold Mabern. En 1970 ŝi fondis la diskeldonejon Bet-Car Records, ĉe kiu sekvatempe aperis grandparto de ŝiaj albumoj. En 1976 ŝi festis triumfajn sukcesojn dum la Ĵazfesto je Berlino kaj la Belgrada Festivalo. Dum la venontaj jaroj ŝi faris kromajn koncertvojaĝojn tra Eŭropo kaj koncertis en koncertejo Carnegie Hall kaj plurfoje dum la Novporta Ĵazfestivalo. En 1979 Betty Carter apartenis al la steluloj de la festivalo Virinoj en Ĵazo je Romo; ŝia albumo The Audience With Betty Carter samjare verkita estis nomumata en 1981 por Premio Grammy.
Ŝi ne nur antaŭenigis sian propran karieron, sed ankaŭ akiris famon kiel „patrono de ĵazo“: ŝi prosperigis talentulojn kiel i.a. John Hicks, Mulgrew Miller, Cyrus Chestnut, Mark Shim, Benny Green, Stephen Scott kaj Kenny Washington. En 1993 ŝi komencis la eventaron Jazz Ahead, je kiu ŝi muzikis dum unu semajno kun dudek junaj ĵazmuzikistoj. „Mi volas, ke mia muziko estas interesa por la muzikistoj, tro multaj homoj refalas sur la klasikan bibopidiomon, kiam ili skatkantas. Mi pluevoluas kun la junaj muzikistoj.“ En 1987 ŝi prezentis kune kun Carmen McRae (The Carmen McRae-Betty Carter Duets), kiun ŝi nomis „la ununura jazkantistino, la ununura vere improvizanta“.
Por la albumo Look What I Got el 1988 ŝi ricevis la premion Grammy kiel plej bona kantistino. Ankaŭ la albumoj Droppin' Things (1990) kaj It's Not About the Melody (1992) estis nomumitaj por Grammy. En 1997 la usona prezidanto Bill Clinton donis al ŝi la Nacian Medalon de Artoj. Je la supro de sia famo ŝi mortis pro kancero.