Bezonvaux | |
komunumo | |
Preĝejeto de Bezonvaux
| |
|
|
Oficiala nomo: Bezonvaux | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Loreno |
Departemento | Meuse |
Arondismento | Verdun |
Kantono | Charny-sur-Meuse |
Interkomunumreto | Charny-sur-Meuse |
Situo | Bezonvaux |
- koordinatoj | 49° 14′ 15″ N 05° 28′ 6″ O / 49.23750 °N, 5.46833 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 367 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 226 m s. m. |
Areo | 9,23 km² (923 ha) |
Loĝantaro | 0 (2008) |
Denseco | 0 loĝ./km² |
Urbestro | Jean Laparra |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 55400 |
INSEE | 55050 |
Situo de Bezonvaux enkadre de Francio
| |
Vikimedia Komunejo: Bezonvaux | |
Bezonvaux [bezonVO] estas franca komunumo kiu situas en la departemento Meuse (Mozlando), do en la regiono Lorraine (Loreno). Tiu komunumo ne havas enloĝantojn : temas pri unu el la naŭ vilaĝoj kiuj estis detruataj dum la Unua Mondmilito kaj tute ne estis poste rekonstruataj. Post la fino de la militaĵoj estis decidata, ke la komunumo estu prezervata, ĝi estis deklarata kiel "vilaĝo pereinta por Francio" por konservi la memoraĵon de la tieaj okazaĵoj. Nuntempe, la komunumon administras konsilio konsistanta el tri personoj kiuj estas nomumitaj far la prefekto de la departemento. Ne malproksime troviĝas Ornes [elparolu Orn], kiu estas alia el la naŭ detruitaj vilaĝoj en la departemento.
La vilaĝon trairas departementa vojo numero 24, kiu kunligas la vilaĝojn Gremilly kaj Haudiomont, dum serpentado ĉe la piedo de la altaĵoj starantaj rande de la rivero Mozo, oriente de la urbo Verduno. Tiuj altaĵoj, samkiel la agrokulturaj terenoj de la komunumo, nun estas kovritaj de la Verduna forsto. La rojo Bezonvaux, kiu fontas je tri kilometroj okcidente de la vilaĝo, atingas la rivereton Vaux en Mogeville kaj poste enfluas en la riveron Ornes.
La deveno de la vilaĝo estas laŭŝajne kunligita kun starigo de gallo-romana vilao. Ĝia nomo povus deveni de tiu de aŭstrazia grafo, Bozon', kiu estintus ĝia senjoro ĉirkaŭ la 8-a jarcento. Ĉiel ajn, "Besonval" [elpârolu bezõVAL] jam ekzistis en la 11-a jarcento kaj profitis en la jaro 1252 liberigan ĉarton. 1540 estas la paroko "Bezonvaux" [elparolu bezõVO] dependaĵo de la paroko Douaumont [duoMÕ]. Ne antaŭ 1624 estas parokestro postenigita en la vilaĝo; tiam fariĝas Beaumont-en-Verdunois [boMÕ-ã-verdünŬA] dependaĵo de Bezonvaux. Komence de la 18-a jarcento, ĉar Beaumont fariĝis pli grava ol Bezonvaux, la parokestro transloĝiĝas por establiĝi en Beaumont, sed en la jaro 1803, Bezonvaux dependas de Ornes, kvankam ĝi konservas sian preĝejon. La paroka preĝejo, kiu estis konstruita dum la 18-a jarcento kaj restaŭrita en 1848, estas dediĉita al Sankta Gilles [Ĵil]. Ĝi estis detruata samtempe kiel la vilaĝo, inter 1916 kaj 1918. La nuntempa kapelo estis konstruata inter 1927 kaj 1932, je cento da metroj de la preĝejaj ruinoj.
La vilaĝo jam posedis lernejon, aŭ almenaŭ lokalon tiucelan, ĉirkaŭ 1750. Ekde 1824, la komunumo renovigas ĵus aĉetitan domon por tie aranĝi klasĉambron. Projekto de komuna domo servanta samtempe por magistratejo, komunuma panbakejo, loĝejo por la instruisto kal lernejo efektiviĝas en 1886. Tiutempe, 44 infanoj estas instruataj. La lasta instruisto de la vilaĝo, Emile Joseph Richard, estis mortigita de obuso je la 3-a de januaro 1915.
Farun-muelejo kiun ekfunkciigis la rojo Bezonvaux, servis ĝis la detruo de la vilaĝo. Ĝi situis alvale de la vilaĝo.
En 1803, la loĝantaro de la vilaĝo sumis je 199 enloĝantoj; ĵus antaŭ la Unua Mondmilito, ĝi sumis 149 post kresko ĝis 317 en la jaro 1851.
Kvankam la vilaĝo situis proksime de la batal-zono, la tuta loĝantaro ne estis sisteme evakuata antaŭ la 15-a de februaro 1916, mallonge antaŭ ol la Germanoj ĝin sturmkonkeris je la 25-a de februaro. Post la armistico, ne ununura muro ankoraŭ staris kaj la agrokulturaj teroj estis trasulkataj de profundaj obusotruoj, sen skribi pri la multaj obusoj kiuj ankoraŭ ne eksplodis. Tial, la vilaĝa teritorio estis taksata tro danĝera zono.