Beŝenovaĉki Prnjavor, serbe Бешеновачки Прњавор, slave Bešenovački Prnjavor, hungare Besenyőmonostor [beŝenjOmonoŝtor] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.
Beŝenovaĉki Prnjavor situas sur deklivoj de Fruŝka Gora.
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Beŝenovaĉki Prnjavor 145 homoj, (137 serboj (95 %), 2 kroatoj kaj aliaj).