Bhivadi

Bhivadi
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 301019
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 13′ N, 76° 52′ O (mapo)28.2176.87Koordinatoj: 28° 13′ N, 76° 52′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bhivadi (Raĝastano)
Bhivadi (Raĝastano)
DEC
Situo de Bhivadi
Bhivadi (Barato)
Bhivadi (Barato)
DEC
Situo de Bhivadi

Map

vdr

Bhivadi, laŭ (hindie भिवाड़ी) estas metropolo en nordokcidenta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Raĝastano, en distrikto de Alŭaro. La urbego estas parto de la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato).

Golfejo en Bhivadi

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Bhivadi havis populacion de 104 883 en 2011, sed kun la aglomeraĵo de 632 629 en 2021.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bhivadi situas plene de limo de Harjano. Reŭari troviĝas 23, Gurgaono 35, Palval 49, tutlanda ĉefurbo Delhio 60 (voje 65), distrikta sidejo Alŭaro 75 (voje 90), subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 176 (voje 200), Mumbajo 1106, Kolkato 1316 kilometrojn (aere) [1].

Lernejo en Bhivadi

Bhivadi estas naveda urbo, tial oni konstruis multe da loĝdomoj.

Bhivadi estas industria nabo en Raĝastano. Oni produktas ŝtalaĵojn, aŭtojn, elektronikaĵojn.

En Bhivadi la oficiala lingvo estas la hindia, sed la regionaj lingvoj estas la en:Rajasthani languages kaj dialekto en:Ahirwati.

La averaĝa minimuma kaj maksimuma temperaturo intervalas de 0 °C ĝis 46 °C dum januaro (vintro) kaj majo-junio (somero) respektive.

Bhivadi havas trairan ĉefvojon kaj alian malgravan vojon. Fervoja stacidomo situas 26 km okcidente de la urbocentro. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans