Bi Ŝeng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 990 en Yingshan County |
Morto | 1-an de januaro 1052 (62-jaraĝa) en Granda Ĉinio |
Ŝtataneco | Norda Song-Dinastio |
Okupo | |
Okupo | inventisto presisto |
Bi Ŝeng (毕升 en simpligita ĉina; 畢昇 en tradicia ĉina; kaj Pì Shēng en la skribsistemo Wade-Giles) (Bianjing, 972 - Samloke, 1051)[1] estis ĉina inventisto. Inter la jaroj 1041 kaj 1048 li inventis la presmaŝinon de moveblaj tipoj.[2] Tiu invento estis unu el la Kvar Grandaj Inventoj de Antikva Ĉinio. La sistemo de Bi Ŝeng estis farita el ĉina porcelano kaj estis inventita inter 1039 kaj 1048 dum la mezepoka Song dinastio. La Komunumo Biŝeng (畢昇社區) en Ŭenkvan, Huanggang, Hubejo, estas nomita laŭ Bi Ŝeng. La luna kratero Bi Ŝeng en la kvadranto LAC-7 ĉe la norda poluso en la fora flanko de la Luno estis nomita laŭ Bi Ŝeng far de la IAU en Aŭgusto 2010.[3]
La unua versio de la presmaŝino de moveblaj tipoj estis farita el ligno, sed poste Bi Ŝeng faris ĝin el pli longdaŭra kaj rezistebla porcelano. En 1234, du jarcentojn poste, koreoj faris alian version el pli longdaŭra kaj rezistebla metalo. Nur en 1440, la germana Johannes Gutenberg (1398-1468) ― plej verŝajne sen kono pri de la ĉina presmaŝino ― reinventis presmaŝinon de moveblaj tipoj.[4]