Bid | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 431122 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 146 709 () [+] | ||
Loĝdenso | 17 697 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 59′ N, 75° 45′ O (mapo)18.990405975.7542291Koordinatoj: 18° 59′ N, 75° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 515 m [+] | ||
Areo | 8,29 km² ( 829 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beed [+] | |||
Bid, marate बीड estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.
Bid situas en Dekkana Altebenaĵo laŭ malgranda rivero en alto 515 metrojn super la marnivelo. Osmanabad troviĝas 95, Ahmednagar 106, Latur 109, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 111, Nanded 165, Puneo 207, Pimpri-Ĉinĉvad 210, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 308, tutlanda ĉefurbo Delhio 1083, Kolkato 1370 kilometrojn (aere) [1].
Bid havis populacion de 138 091 en 2011.
Bid estis fondita en la 12-a jarcento kaj regita fare de pluraj dinastioj. La aktuala imperiestro en 1341 konstruis citadelon. En 1703 nova citadelo konstruiĝis. Inundoj okazis en 1835 kaj 1989. La distrikto estis formale fondita en 1883. Inter 1898–1900 granda malsato okazis, mortis centoj da homoj kaj miloj da brutaro.
Bid estas agrikultura urbo kun serva sektoro. Manko de naturresursoj, oftaj sekecoj kaj manko de bonaj transportinstalaĵoj nivelo de la ekonomio estas malalta, ja Bid apartenas al la malriĉak partoj de la subŝtato.
La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
En Ĝalna vivas majoritate hinduoj 56%, krome minoritate islamanoj 30%, budhanoj 8,5%, ĝainistoj 3,5%, kristanoj 1,5%.
Bid situas en varma semi-arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Jare pluvas po 720 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 19-33 °C.
En Bid renkontiĝas 2 gravaj ĉefvojoj, krome alvenas 2 flankovojoj.