"Billie Jean" [BIli ĝin] estas ritmenblusa kanto de Michael Jackson, komponita por la albumo Thriller de 1983. Ĝi tiam estis la unue plej populara furorkanto en Usono dum naŭ semajnoj. Hodiaŭ ĝi restas vaste ludata kaj aŭskultata kantaĵo, kaj ofte figuras en listadoj de la "dek plej bonaj kantoj de ĉiuj epokoj" ks. Por multaj homoj ĝi iĝis La kanto de Michael Jackson.
"Billie Jean" estas markita de sia baza, "ŝtelira" ritmo kiun kelkaj muzikaj recenzistoj nomis "genia", kaj la hanta rekantaĵo pri la junulino Billie Jean:
La kanto do pritemas belegan Billie Jean (she was more like a beauty queen of a movie scene "ŝi estis pli simila al belecreĝino de filma sceno") kiu logas la kantiston kaj akuzas lin de patreco de ŝia fileto. Kaŭzo de ĝia furorego devas esti la temo, kiu tuŝis kaj ankoraŭ tuŝas multajn junulojn, kiam iom-post-iom evidentiĝis la pli negativaj aspektoj de la seksa revolucio de la 1960-oj kaj 1970-oj. La kanto pri kulpo/nekulpo estas paranoja inkubo kian bedaŭrinde multaj homoj spertis. Interese, virino en 2004 akuzis Jackson pri patreco de ŝia infano.
La knabino Billie Jean ankaŭ figuras en alia kanto de Thriller, nome "Wanna Be Startin' Somethin'" ("Volas ekigi ion"):
Kiu Billie Jean estas en la jena kanto iomete misteras, sed eble ŝi identas kun la rekantaĵa baby, "amatino", kiu estas persekutata de onidiroj kaj klaĉo.
En pluraj intervjuoj Jackson postuladis ke Billie Jean estas cent-procente fikcia persono. Tamen Quincy Jones, produktinto de Thriller, en intervjuo okaze de la speciala reeldoniĝo de la albumo en 2001 raportis ke laŭ Jackson ŝi estis knabino kiu suprengrimpis la muron ĉirkaŭ la tiama loĝejo de la stelulo kaj volis ke Jackson agnosku la patrecon de unu el ŝiaj du ĝemeloj. Kaj en la decembra eldono de la Britia muzikmagazeno Mojo Magazine 2001 artikolskribinto rivelis okazon de iama vizito ĉe Jackson: La ĵurnalisto tiam ekrimarkis foteton de juna nigrahaŭtulino, kaj demandis al Jackson ĉu jen Billie Jean. Kaj Jackson jesis tion, sed diris, ke tia ne estis ŝia vera nomo, kaj plue, ke li konservadis tiun foton por povi "tuje rekoni tiun vizaĝon, se ŝi vere iam reaperos iuloke". Laŭ la patrino de Jackson, Katherine, la infanetohava junulino estis tiom enamiĝinta kaj persekutema je Jackson, ke oni devis enhospitaligi ŝin. Laŭ peto de Katherine JACKSON do la historio pri "Billie Jean" restis nekonata - ĝis 2001. En la muzika video akompananta la kanton en 1983 kaj reĝisorita de Steve Barron, Billie Jean ne estas fizike videbla.