Bilzingsleben | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Sömmerda | |||||
Komunumo | Kindelbrück | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036375 | |||||
Poŝtkodo | 06578 | |||||
Aŭtomobila kodo | SÖM | |||||
Oficiala Municipokodo | 16068004 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Matthias Bogk | |||||
Adreso de la administrejo | Schulplatz 24 | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 17′ N, 11° 4′ O (mapo)51.28111111111111.068611111111Koordinatoj: 51° 17′ N, 11° 4′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 150 m | |||||
Areo | 16,79 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.bilzingsleben.de/ | |||||
Bilzingsleben [BILcingsle:bn] estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urbo kaj „landa“ komunumo Kindelbrück. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 669 loĝantojn.
Homo erectus bilzingslebenensis estas unu el la plej fruaj homaj trovaĵoj en centra kaj nordokcidenta Eŭropo. Nur la trovaĵoj en la anglia loko Boxgrove kaj en Mauer proksime de Heidelberg estas pli malnovaj. En 1818 la laboro de la paleontologo Ernst Friedrich von Schlotheim rezultigis la trovon de fosilia homa kranio surloke - kiu deplorinde ne konserviĝis. La sekvaj trovaĵoj, multaj ŝtonaj artefaktoj, ŝuldiĝas al Ewald Wüst de la Geologia Instituto de Halle (Saale) el la 1908-a jaro.
Nur en la jaroj 1972/73 Bilzingsleben respertis arkeologian sensacion. Ĉar tiam Dietrich Mania trovis la restaĵojn de prahistoria viro en la travertina roko de la malnova ŝtonminejo. Ĝis nun entute 28 kraniaj restaĵoj, dekstra malsupra mandibula ero kaj 9 individuaj dentoj de tiu frua homospeco estis trovitaj. Mania kaj lia esplorgrupo montris ke la fosilioj povas esti asignitaj al homo erectus surbaze de anatomiaj trajtoj. Estas okulfrapaj similecoj inter li kaj eltrovoj en la Valo de Olduvai respektive en Orienta Javo aŭ kun homo erectus pekinensis.
|