Bingula, serbe Бингула estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ŝid.
Bingula situas laŭ traira flankovojo.
Post la mezepoko la loko longe apartenis al Osmana Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Bingula 477 serboj (53 %), 306 slovakoj (34 %), 40 kroatoj, 29 hungaroj, 10 jugoslavianoj, 7 rutenoj, 6 ciganoj kaj aliaj.