Blatná estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas 95 km sude de Prago kaj 25 km norde de la distrikta urbo Strakonice. Vivas ĉi tie 6 666 loĝantoj (2024). Laŭ la urbo nomiĝas Blatna montetaro.
La ĉefa vidindaĵo estas publike alirebla renesancaakvokastelo Blatná(surfote) ĉirkaŭita de lageto kaj natura parko kun gregoj de damaoj.
El inter bunte ekipitaj interieroj elstaras precipe: ĉasista salono, empira salono, laborĉambro de ĉeĥa sciencisto Jan Evangelista Purkyně, familia galerio kaj kolektoj el Etiopio.