Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bodio |
Bodio | |
---|---|
Blazono de Bodio | |
Inaŭguro de la Gotarda Baza Tunelo (suda portalo) | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Leventina |
Komunumaro | Giornico |
Koordinatoj | 46° 22′ 48″ N 8° 54′ 25″ O / 46.38000 °N, 8.90694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 48″ N 8° 54′ 25″ O / 46.38000 °N, 8.90694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1019 |
Areo | 6,44 km² |
Alteco | 321 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6743 |
Komunumkodo | 5064 |
Mapo de Bodio |
Bodio estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1019 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Bodio situas ĉe la orienta flanko de la Valo Leventina ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino. Krom la vilaĝo en la valo al la komunumo apartenas la sur terasoj de la orienta valdeklivo de Leventina la vilaĝetoj Bidesco, Bidre, Bitanengo kaj Bodengo, kiuj situas proksimume 500 metroj super la valfundo. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,44 km², de kiuj 66,3% estas kovritaj de arbaro, 4,2% servas por agrikulturo kaj 13,7% por setlado. [2]
La komunumo Bodio limas en nordokcidento al Sobrio, en nordoriento al Serravalle, en sudoriento al Pollegio, en sudokcidento al Personico, kaj en okcidento al Giornico.
Tra Bodio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj en sudo la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo estas en Biasca proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj trans la Gotardo. En sudo de Bodio situos la suda portalo de la nova Gotarda-Bazotunelo.
La unua dokumenta mencio de Bodio datiĝas el la jaro 1227 kiel Boidi. Dum mezepoko Bodio kun la montaraj setlejoj de Simba formis frakcion de la Najbararo Giornico. Dum la regado de la katedrala kapitolo de Milano en Bodio en majo kaj novembro okazadis la publikaj kunvenoj por tribunalo kaj interezpago. Bodio suferis dum sia historio plurfoje pro inundoj de la rivero Tiĉino. Kun la utiligado de la akvoenergio de la rivero Tiĉino kaj la malfermo de la gotarda fervojo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento la iama kamparana vilaĝo transformiĝis al industria centro. [3]
|