Borša

Koordinatoj: 48° 23′ 33″ N 21° 42′ 20″ O / 48.39250 °N, 21.70556 °O / 48.39250; 21.70556 (mapo)
Borša
hungare: Borsi
municipo
Kastelo kaj busto de Rákoczy en Borša
Oficiala nomo: Borša
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Ebenaĵo Orientslovaka ebenaĵo
Rivero Bodrog
Situo Borša
 - alteco 101 m s. m.
 - koordinatoj 48° 23′ 33″ N 21° 42′ 20″ O / 48.39250 °N, 21.70556 °O / 48.39250; 21.70556 (mapo)
Areo 9,540269 km² (954,027 ha)
Loĝantaro 1 236 (31.12.2008)
Denseco 129,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1221
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 32
Telefona antaŭkodo +421-56
Aŭtokodoj TV
NUTS 528170
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Borša
Retpaĝo: obecborsa.szm.sk
Portalo pri Slovakio
Municipa ofico en Borša

Borša (borŝa) (hungare Borsi) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Borsi situas laŭ dekstra bordo de la rivero de Bodrog havanta havenon, laŭ la slovaka-hungara ŝtatlimo, laŭ la ĉefvojo Košice-Čierna nad Tisou, laŭ fervojo Košice-Ĉop, krome estas fervojo ankaŭ al Miskolc. La plej proksima urbo estas Sátoraljaújhely 3 km.

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Ĝia unua mencio skribe estas en 1221. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al fortikaĵoj de Sárospatak aŭ Sátoraljaújhely. La kastelo konstruiĝis en 1579, kie naskiĝis Ferenc Rákóczi la 2-a la 27-an de marto 1676. En 1910 ĝi havis 783 loĝantojn (hungaroj); en 1991 1409 (hungaroj, slovakoj). Ĝis 1919 apartenis al Hungario, al Zemplén. Poste Borsi apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ne menciitaj vidindaĵoj estas mezepoka romanika nun kalvinana preĝejo, katolika preĝejo el 1936, ortodoksa preĝejo el 2003, skulptaĵo de Francisko Rákóczi la 2-a kaj termala banejo.