Botanika Ĝardeno de Bonaero | ||
---|---|---|
Jardín Botánico de Buenos Aires | ||
Botanika ĝardeno | ||
botanika ĝardeno [+] | ||
Municipo | Bonaero | |
Koordinatoj | 34° 34′ 57″ S, 58° 25′ 7″ U (mapo)-34.582469444444-58.418597222222Koordinatoj: 34° 34′ 57″ S, 58° 25′ 7″ U (mapo) | |
Areo | 0,07 km² (7 ha) | |
Fondo | 1937 | |
Botanika Ĝardeno de Bonaero | ||
Vikimedia Komunejo: Jardín Botánico de Buenos Aires [+] | ||
La Botanika Ĝardeno de Bonaero aŭ en hispana Jardín Botánico de Buenos Aires, nomita ekde 1937 "Carlos Thays" honore al pejzaĝisto Carlos Thays kiu dezajnis ĝin, kaj oficiale nomita ekde 2009 "Dirección Operativa Jardín Botánico Carlos Thays", troviĝas proksime al la arbaroj de la kvartalo Palermo de la menciita urbo.
Ties etendo estas de 69,772 m², en kiuj troviĝas pli ol 5 500 plantospecioj. Ĝi disponas ankaŭ el nombraj skulptaĵoj kiaj "La Printempo" aŭ "Ondina de Plata", "Romia Lupino", "Merkurio", "Venuso"; kaj elstaraj grupoj kiaj "Saturnalia", marmoraj statuoj kiuj estas simboloj de la eroj de la 6a Simfonio de Ludwig van Beethoven, kaj la skulpta grupo "El Despertar de la Naturaleza" (naturvekiĝo).
Posedas krome forcejon, bibliotekon, botanikan muzeon kaj Municipan Lernejon pri Ĝardenado, ĉio ĉirkaŭato de traknvilaj padoj kie piediri kaj kontempli la varian vegetaĵaron.
Ĝi estis inaŭgurita la 7-a de septembro de 1898 kaj ties administrado dependas el la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires (Bonaerurba registaro). Ekde 1996 ĝi estas Monumento Histórico Nacional (Nacia Historia Monumento).