Brandýs nad Labem-Stará Boleslav

Koordinatoj: 50° 11′ 22″ N 14° 40′ 02″ O / 50.18944 °N, 14.66722 °O / 50.18944; 14.66722 (mapo)
Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
germane Brandeis an der Elbe - Alt-Bunzlau
urbo
Elaviadila vido al Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
Blazono
Oficiala nomo: Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Brandýs nad Labem-
Stará Boleslav
Historia regiono Bohemio
Partoj Brandýs nad Labem, Stará Boleslav
Tipo de urbo Duobla urbo
Rivero Elbo
Situo Brandýs nad Labem-
Stará Boleslav
 - alteco 169 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 22″ N 14° 40′ 02″ O / 50.18944 °N, 14.66722 °O / 50.18944; 14.66722 (mapo)
Areo 22,66 km² (2 266 ha)
Loĝantaro 20 073 (2024)
Denseco 885,83 loĝ./km²
Kuniĝo 1960
 - Stará Boleslav 10-a jarcento fondo
 - Brandýs nad Labem 1304 unua skribmencio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 250 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0209
NUTS 5 CZ0209 538094
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
Retpaĝo: www.brandysko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Brandýs nad Labem-Stará Boleslav estas urbo en la Mezbohemia regiono kaj la distrikto Prago-oriento de Ĉeĥio. Ĝi situas 20 km nord-oriente de Prago, ambaŭflanke de la rivero Elbo, kaj en 2024 havis 20 073 loĝantojn.

La urbo ekestis en 1960 per kuniĝo de Brandýs, maldekstre (sude) de Elbo, kaj Stará Boleslav aliflanke, kiuj jam antaŭe karakteriziĝis kiel "duobla urbo". En 1998 referendumo decidis, ke la kunigo ne estu malfarita.

La du urbopartoj havas apartajn evoluon kaj historion. Ligas ilin ŝtona ponto de 1603 kun statuo de Johano Nepomuka.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dřevčice, Zápy, Borek, Záryby, Lhota, Brázdim, Podolanka, Polerady (distrikto Prago-oriento), Nový Vestec, Hlavenec kaj Skorkov (distrikto Mladá Boleslav).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 291
18807 945
18908 065
19008 750
191010 681
19219 882
JaroLoĝantoj
193011 609
195012 243
196114 017
197014 712
198015 071
199115 644
JaroLoĝantoj
200115 298
201417 794
201618 249
201718 507
201818 815
201919 136
JaroLoĝantoj
202019 255
202119 029
202218 755
202319 767
202420 073

Brandýs (la aldono "nad Labem" signifas "super Elbo") ekestis kiel bazarejo ĉirkaŭ la jaro 1300, ĉe komerca vojo inter Prago kaj Saksio.

En Brandýs estas universitata instituto de la Universitato de Karolo de Prago; tie en 1992 okazis prova Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.

Stará Boleslav

[redakti | redakti fonton]

Stará Boleslav ("stará" signifas "malnova") ekestis jam ĉirkaŭ 900, kiel kastelo de Premislidoj. Tie princo Venceslao estis murdita la 28-an de septembro 935 kaj poste sanktigita kiel patrono de Ĉeĥio. Stará Boleslav dum longa tempo restis pure katolika kaj malpermesis la ekloĝon de alireligianoj.