Brateș [brateŝ] (hungare: Barátos [baratoŝ]) estas komunumo en Rumanio oriente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Pachia, Telechia.
En 1910 ĝi havis 1427 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 641 (99 hungaroj).
Ĝia unua skriba mencio estas en 1415. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
- Sámuel Andrád (1751 – Sepsiszentgyörgy, 31-a de aŭgusto 1807): kuracisto, verkisto, anekdotkolektanto
- András Péter Diósi: kuracisto
- Béla Kató (n. Brateș, 31-a de januaro 1954: reformita pastro, episkopo.
- János Mircse, Barátosi Mircse (1834 – 31-a de januaro 1883, Venecio, Italio): liberecbatalanto, historiesploristo.
- Borbála Porzsolt (*1-a de novembro 1933): pentristino.
- Lajos Vékás (Barátos, 5-a de oktobro 1880 - Kluĵo, 1962): ekonomikisto