Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohunice |
Brno-Bohunice | |||
kvartalo | |||
Brno Bohunice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Brno-Bohunice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-urbo | ||
Administra municipo | Brno | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Situo | Brno-Bohunice | ||
- koordinatoj | 49° 10′ 10″ N 16° 34′ 45″ O / 49.16944 °N, 16.57917 °O (mapo) | ||
Areo | 3,02 km² (302 ha) | ||
Loĝantaro | 14 683 (2011) | ||
Denseco | 4 861,92 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 625 00 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Brno-Bohunice
| |||
Vikimedia Komunejo: Brno-Bohunice | |||
Retpaĝo: www.brno-bohunice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Brno-Bohunice estas urboparto ĉe la sudokcidenta rando de la statuta urbo Brno en Ĉeĥio. Ĝis la 24-a de decembro 1990 estis historia civito, urboparto kaj katastra teritorio sub la nomo Bohunice. Vivas ĉi tie 14 683 loĝantoj (2011). Ĝia areo estas 301,71 ha. Estas ĉi tie registritaj 47 stratoj kaj 1 132 adresoj.
Brno-Bohunice najbaras okcidente kun Starý Lískovec, nordokcidente kun Brno-Nový Lískovec, norde kaj oriente kun Brno-centro, sudoriente kun Brno-sudo, kaj sude kun la civito Moravany.
Bohunice havas urban karakteron kaj ondumitan pejzaĝon kun evidentaj altodiferencoj en la setlejo. La setlejo konsistas el paneldomoj, en kies centro troviĝas restintaj domoj de la origina vilaĝo. La orienta parto estas eksterordinata pro la strat-nomoj laŭ iamaj sovetuniaj respublikoj. Norde de la setlejo sur la norda flanko de la strato Jihlavská (= kondukanta al la urbo Jihlava) etendiĝas kompleto de la loka fakultata hospitalo Brno-Bohunice, kiu parte eniras la najbaran urboparton Brno-Starý Lískovec. Kun la hospitalo najbaras ĉirkaŭmurita aresta malliberejo, kaj oriente de ĝi troviĝas supermagazeno Kaufland. Sude de la origina vilaĝo fluas rivereto Leskava.
Kvankam la sudan randon de Bohunice trairas aŭtostrado D1 el Praha al Brno, la urboparto mem ne havas rektan konekton al ĝi. Paralele kun la strado iras fervojo el Brno al Střelice (okres Brno-venkov). La konekton al urbocentro certigas la Trafik-entrepreno de Brno pere de tramlinioj 7 (ĝi tie finiĝas) kaj 5, 8 (ili daŭrigas sian vojon ĝis Starý Lískovec),kaj pere de pluraj bus- kaj trole-linioj.
La unua mencio pri Bohunice estas el la septembro 1237. Bohunice estis aligitaj al Brno la 16-an de aprilo 1919. En la 1960-aj jaroj realiĝis vasta katastra reformo, kiam ŝanĝiĝis ankaŭ la limoj de Bohunice kaj sur la neuzita teritorio oni komencis konstrui setlejon por 30 000 homoj en 1971 oriente inter la centra tombejo de Brno kaj la origina vilaĝo, kies kelkaj partoj estis malkonstruitaj. Ĝis 1975 Bohunice estis urboparto de Brno kun propra nacia komitato, poste ĝi fariĝis parto de la urbodistrikto Brno I ĝis 1990, kiam kreiĝis moderna memadministra urboparto Brno-Bohunice.
En Strato Dlouhá troveblas en parko statuo de Inocento la 11-a.[1]