Báta | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7149 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 382 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 8′ N, 18° 46′ O (mapo)46.12861111111118.770277777778Koordinatoj: 46° 8′ N, 18° 46′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 66,19 km² (6 619 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Báta [+] | |||
Báta (bAta) estas vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo, laŭ traira flankovojo. Pramo estas al Szeremle. Bátaszék troviĝas 10, Baja 19, Szekszárd 30 km-ojn for.
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, poste keltoj lasis tie restaĵojn, ĉar la loko estis grava trapasejo. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1015 en formo "Bátatő". Abatejo fondiĝis en 1092. La turkoj bruldetruis la komunumon en 1529, poste plene detruis en 1539. Tamen laŭ turkaj dokumentoj Báta estis grava urbo en 1545. En 1848 la aŭstroj bruldetruis la urbeton, sed la loĝantaro rifuĝis, poste rekonstruis la urbeton.