![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bögöt. |
Bögöte | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9675 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 298 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 5′ N, 17° 3′ O (mapo)47.0880217.04271Koordinatoj: 47° 5′ N, 17° 3′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20,73 km² (2 073 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bögöte estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo estas praa turka nomo, ja alvenis ankaŭ turkoj kun la hungaroj en 895.
Bögöte situas ne tro for de ĉefvojo inter Veszprém kaj Szombathely. La lagoj de Szajki (sajki) estas en la proksimeco, tio estas paradizo de ripozuloj.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1387. En 1905 grafo Ervin Batthyány establis senpagan lernejon por la malriĉaj kamparanoj, kie instruis Herbert Nadler.
La katolika preĝejo pri Baptista Sankta Johano konstruiĝis en 1756. Vidindaĵoj estas ankoraŭ kastelo de Horváth kaj nobeldomo de Batthyány (batjanji).
En Bögöte migra poŝto servas.
En Bögöte naskiĝis Ervin Batthyány.