Băile Tușnad | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 535100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 372 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 726 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 9′ N, 25° 52′ O (mapo)46.14465555555625.859141666667Koordinatoj: 46° 9′ N, 25° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 650 m [+] | ||||
Areo | 1,89 km² ( 189 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Băile Tușnad [+] | |||||
Băile Tușnad [bəile tuŝnad] (hungare Tusnádfürdő, tuŝnadfurdo; Esperanto : Tuŝnadbanejo) estas urbo ĉe la piedo de la Bodoc-montaro ĉe la bordo de la rivero Olt, nordoriente de Miercurea Ciuc. Ĝi estas kuracloko kaj refreŝiĝejo[1].
En la sama regiono troviĝas ankaŭ Sfânta Ana (lago Sankta Ana), vulkana lago, unika en Rumanio.
Băile Tușnad havis 1 969 loĝantojn (1992), el kiuj 93 % estis hungaroj. Alia grava etno estas romaoj.
La kuracfontoj estis konataj jam en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La banejo ekfondiĝis en la 1840-aj jaroj kaj konstruiĝis ĉirkaŭ la artefarita lago Lacul Ciucaș (Ĉukaŝ). Ĝis 1919 kaj inter 1840 kaj 1944 Băile Tușnad apartenis al Hungario (Csík vármegye). Ĝi memstariĝis en 1935. En 1957 oni boris mineralakvan puton kaj en 2005 oni establis mineralakvan muzeon.
En aŭgusto de 1902 tie estis organizita la Sikula Kongreso por debati la staton sociekonomian de Sikullando kaj por skizi, kion oni devos fari por plirapidigi ĝian evoluon[2].
Ortodoksa preĝejo
Naturrezervejo Piatra Șoimilor
Naturrezervejo lago Sankta Ana (Sfânta Ana,19,5 ha)
Naturrezervejo Tinovul Mohoş (240 ha)
Magyar nagylexikon, 1-18, 1993-2004, Budapeŝto.
Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine