Calafat | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo de Rumanio limurbo havenurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Valaĥio (Oltenia) | ||||
Distrikto | distrikto Dolj | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 205200 | ||||
Aŭtokodo | DJ | ||||
Retpaĝaro | www.municipul-calafat.ro | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 807 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 133 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 59′ N, 22° 56′ O (mapo)43.99055555555622.933611111111Koordinatoj: 43° 59′ N, 22° 56′ O (mapo) | ||||
Alto | 35 m | ||||
Areo | 103,59 km² (10 359 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Calafat [+] | |||||
Calafat [kalafat] (bulgare: Калафат) estas urbo kun 18 890 loĝantoj (2002) en la distrikto Dolj en Rumanio. Administre, al ĝi apartenas la vilaĝoj Basarabi, Ciupercenii Vechi kaj Golenţi.
Calafat situas en la sudokcidenta angulo de la distrikto Dolj, ĉe la maldekstra bordo de Danubo. Sur la alia bordo de Danubo situas la bulgara urbo Vidin, al kiu regule trafikas pramo. Oni konstruis ankaŭ ponton (ĉe la danuba kilometro 796, mezure de la riverfino), malfermita en 2013 kaj inaŭgurita de la bulgara ĉefministro Plamen Oreŝarski kaj la rumana ĉefministro Victor Ponta.[1]
Unua dokumenta mencio estas el 1424. Pri la fondo de la urbo ekzistas kelkaj opinioj. Laŭ unu el ili la urbon fondis ĝenovaj setlistoj, kiuj laborigis multnombrajn ŝipriparistojn, inter kiuj ankaŭ kalfatristoj. En la rumana lingvo calafat signifas "kalfatraĵo". La turka armeo tie venkis en 1854 sub la gvido de paŝao Aĥmed super la rusa armeo.
La urbo en 1900 havis 7 113 loĝantojn, en 2000 tio kreskis al 21 227.